Kompozita materialo

Kompozitaj materialoj aŭ pli mallonge kompozitoj estas kombinaĵoj el du aŭ pli da malsimilaj materialoj, kiuj plenumas jenajn kondiĉojn:

  • estas kombino de du aŭ pli da komponantoj fizike distingeblaj kaj mekanike apartigeblaj;
  • prezentas diversajn malsimilajn kemiajn fazojn, tute nesolveblajn inter si.
  • ĝiaj mekanikaj ecoj estas pli bonaj ol la simpla kunigo de la ecoj de ĝiaj komponantoj (sinergio).
Komponigita materialo kun pluraj tavoloj.

Temas pri kombino de materialoj laŭ makroskopa skalo, desegnitaj por atingi specifajn ecojn. Pro tio ne ĉiuj el la kombinoj de malsimilaj materialoj estigas kompozitajn materialojn. Ekzemple, la alojoj ne estas kompozitaj materialoj ĉar, por praktikaj celoj, ili estas homogenaj materialoj.

La kompozitaj materialoj havas longan historion pri uzado. Ĝia preciza komenco estas nekonata, sed ja ekzistas multaj historioj, kiuj rilatas iumaniere al ilia uzado. Ekzemple, antikvaj Izraelidoj uzis pajlon por plifortikigi la brikojn. La mezepokaj glavoj kaj aliaj armiloj estis faritaj el tavoloj de malsimilaj metaloj. Ĉi tiuj estas ekzemploj de primitivaj kompozitoj. La modernaj kompozitoj nuntempe vaste uzataj en industrio kaj inĝenierado estas multe pli kompleksaj kaj prilaboritaj.

Strukturo redakti

Spite ekzistas granda diverseco de kompozitaj materialoj, en preskaŭ ĉiuj el ili oni povas trovi la sekvajn partojn:

  • Plifortikigoj: estas disa fazo, kies strukturo estas esenca por difini la mekanikajn ecojn de la kompozita materialo. Povas estis partikloj, fibroj, ktp.
  • Matrico: estas kontinua fazo kaj estas esenca por difini la kemiajn kaj fizikajn ecojn de la kompozita materialo.

Klasado redakti

Kvar ĝenerale akceptitaj tipoj de kompozitaj materialoj estas:

  • Partiklaj kompozitoj: konsistas el partikloj ene de matrico.
  • Fibraj kompozitoj: konsistas el fibroj ene de matrico.
  • Lamenaj kompozitoj: konsistas el tavoloj de diferencaj materialoj.
  • Kombino el du aŭ ĉiuj el la supraj tipoj: temas pri kombino de du aŭ ĉiuj el la aliaj tipoj por atingi la plej bonajn ecojn. En ĉi tiu grupo troviĝas la plej uzataj nuntempaj kompozitoj.

Eksteraj ligiloj redakti