Ordinara fajrdorsulo

(Alidirektita el Komuna fajrdorsulo)

La ordinara fajrdorsulo (Dinopium javanense) estas birdo de la familio de Pegedoj kaj tribo Picinae kiuj estas loĝantaj reproduktuloj en tropika suda Azio. Ties genro Dinopium prenas sian popolan nomon fajrdorsuloj el la orkoloraj dorsoj, kio ja estas la plej rimarkinda karaktero de la specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara fajrdorsulo
Ordinara fajrdorsulo
Ordinara fajrdorsulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Dinopium
Specio: D. javanense
Dinopium javanense
(Ljungh, 1797)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Habitato redakti

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj. La specio troviĝas en Bangladeŝo, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Filipinoj, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamo.

Priskribo redakti

Temas pri mezgranda pegedo, ordorsa kun longaj kaj klaraj nigraj mustaĉaj strioj krom alia traokula kaj tria el la gorĝo. La tri nigraj strioj kontrastas kun la restanta blanka vizaĝo; la traokula strio plilarĝiĝas en malantaŭa kolo, dum la aliaj du kuniĝas laŭlonge de la gorĝo. Maskloj havas ruĝan, dum inoj nigrajn kronojn. La blankaj subaj partoj estas nigroskvamecaj kaj la pugo ruĝa, ambaŭ tre kontrastaj kun la nigra vosto kaj la brilega orkolora dorso, kiu vere montras orkolorajn nuancojn. La beko estas grizeca, pli hela sube. Tiu ĉi specio havas nur tri fingrojn.

Referencoj redakti