Komuneco kaj Liberigo

Komuneco kaj Liberigo (Comunione e Liberazione en itala lingvo, ofte mallongigas en CL) estas eklezia katolika movado fondita de la sacerdoto kaj teologo Luigi Giussani (Luizo Ĝusani).

Historio redakti

La origino de Komuneco kaj Liberigo reiras al la 1954, kiam Luigi Giussani komencis instrui Religion ĉe la liceo Berchet de Milano. Post la unuaj renkontiĝoj kun la studentoj naskiĝis kristiana kompanio nomata Studenta Junularo (en itala lingvo Gioventù Studentesca, GS) kio, en mallonga tempo, disvastiĝis ankaŭ ekster la provinco de Milano.

Studenta Junularo estis branĉo de Katolika Agado (it. Azione Cattolica) sed la diferenco de la eduka kaj la polemikoj kio el tio sekvis, kaŭzis la disiĝon kaj la krizon, kulminita en la 1968, kiam multaj el aliĝintoj de Studenta Junularo forlasis la movadon, dum la studentoj plej proksimaj al don Giussani reorganiziĝis kun la aktuala nomo Komuneco kaj Liberigo.

La nomo devenas da la titolo de flugfolio disvastiĝinta de kelkaj universitataj studentoj en 1969 kaj rilatas al polemiko: dum la maldekstra kulturo deklaris ke la revolucio estis la vojo al la liberigo de la homo, la subtenantoj de la movado asertis ke sole an la kristiana komuneco ekzistas la liberigo.

La fundamenta kredo de la penso kaj de la verko de don Giussani estas ke la realo montras, sub la impeto de la racio, la elementoj por konsideri kontroleba la viva ĉeesto de Jesu-Kristo en la vivo de ĉiu homo.

Don Giussani ne volis fondi movadon. Rilate al letero de Johano Paŭlo la 2-a, Giussani asertis: Mi neniam intencis "fondi" ion, sed mi opinias ke la genio de la movado kiun mi vidis naskiĝi estas sentir la urĝecon de proklami la necesecon de reveni al la elementaj rilatoj de la kristanismo, tio estas la pasio de la kristana fakto kiel tia, en siaj originaj elementoj, kaj ne plu.

La deziro de deŭrigi la sperton de la movado en maniero plej stabila de la eks-studentoj kiuj renkontis Giussani, startigis la Frataro de Komuneco kaj Liberigo (Fraternità di Comunione e Liberazione), agnoskita la 11a februaro 1982 de la Katolika Eklezio kiel laika asocio de pontifika rajto. La Frataro de Komuneco kaj Liberigo jare kolektiĝas en majo por la spiritaj ekzercoj en Rimini; en 2006 tridekmil personoj partoprenis.

La ĉeesto de Comuneko kaj Liberigo en la mondo de la lernejo nomiĝas ankoraŭ Studenta Junularo (GS). La siglo CLU (Comunione e Liberazione Universitari, Komuneco kaj Liberigo Universitatanoj) prezentas neformale la ĉeeston de CL en la universitatoj sendepende de la pluraj formoj de asociismo. Ankaŭ la CLU jare kolektiĝas por la spiritaj ekzercoj en Rimini; en 2005 sepmil universitatanoj partoprenis.

En la movado ĉeestas ankaŭ speroj de konsekrita vivo: la Memores Domini, la Frateco San Giuseppe kaj la Frateco Sacerdota de la Misiistoj de san Carlo Borromeo, la Monaĥinoj de Karitato de la Ĉieliro, krom la vokiĝoj en la kadro de la religiaj familioja jam ekzistantaj (karmelanoj, benediktanoj, franciskanoj, trapistoj, kaj tiel plu).

Pastro Giussani mortis en la 22-a de februaro 2005 kaj la urbo Milano omaĝis lin per entombigo en la Famedio ĉe la il Monumenta Tombejo de Milano, dum lia naskiĝurbo Desio, omaĝis lin per publika placo.

Ekde marto 2005 la hispana pastro Julián Carrón estas la nova gvidado de la movado.

Vivo de CL redakti

Ekde siaj originoj kiel Studenta Junularo, la vivo de Komuneco kaj Liberigo centriĝas sur la liturgio, la preĝo kaj la kanto, kun speciala atento al la kulturo, al la muziko, al la arto; en CL okazas renkontiĝoj, ferioj, ekskursoj, pilgrimadoj. La metodo de CL estas la sama ankaŭ hodiaŭ.

La lernejo de komunumo redakti

Distinga ago organizita de la movado estas la katekizado nomita lernejo de komunumo (Scuola di comunità), ĝenerale pri la tekstoj de don Luigi Giussani. Ĝi okazas ĉiusemajne en la unuopaj komunumoj kaj ĝi estas malferma al ĉiuj.

Ekde la unuaj fojoj de GS, Luigi Giussani fiksis, kiel unuaranga celo, la edukadon al la kristana matureco kaj la kulaboradon al la misio de la Eklezio en ĉiu rilato de la vivo. La lernejo de komunumo estas metodo por kontroli la ĉeeston de Kristo en la propra vivo, la raciemon de la Enkarniĝo, La novan homecon kiu naskiĝas de la komuneco kun Kristo per la Eklezio.

Eksteraj ligiloj redakti