Komunisma Partio de Finnlando

La Komunisma Partio de Finnlando (en finna, Suomen Kommunistinen Puolue, en sveda, Finlands kommunistiska parti, mallonge SKP) estis histora komunisma partio de Finnlando fondita la 29an de Aŭgusto 1918 kaj dissolvita en 1992. La SKP formis parton de la Kominterno kaj estis eksterleĝe ĝis 1944.

Komunisma Partio de Finnlando
emblemo
partio
Komenco 29-a de aŭgusto 1918 vd
Fino 1992 vd
Poste Maldekstra Ligo vd
Lando(j) Finnlando vd
Ideologio

Marksismo-leninismo

Membro de Tria Internacio vd
vdr

Inter 1944 kaj 1979, la popola apogo al la maldekstre Popola Demokratia Ligo de Finnlando, kies ekrno estis la SKP, estis ĉirkaŭ 17% - 24%, estante la plej voĉdonita partio en la balotado de 1958. La komunistoj formis parton de variaj kabinetoj; neniam estis komunisma prezidento, sed ja ĉefministro, Mauno Pekkala, inter 1946 kaj 1948. La SKP ricevis helpon de Sovetunio, kiu ankaŭ iom kontrolis ĝian politikon en kelkaj epokoj.

Fine de la 1980-aj jaroj, okazis internaj disigoj, estis kreita la Komunisma Partio de Finnlando (Unueco), ku finfine survivis al la iama partio kaj registriĝis kiel Komunisma Partio de Finnlando en 1997.