Komunista Partio de Brazilo

politika partio de Brazilo

Ne konfuziĝu kun la Brazila Komunista Partio


Komunista Partio de Brazilo
Partido Comunista do Brasil
Emblemo de Komunista Partio de Brazilo
komunista partio
Lando  Brazilo
Estro Luciana Barbosa de Oliveira Santos
Fondiĝo 25-a de marto 1922 (pridisputata)
18-a de februaro 1962
Lingvo(j) Portugale
Ĉefa sidejo Braziljo
Ideologio Komunismo
Marksismo-Leninismo
Kontraŭkapitalismo
Pozicio Maldekstra
Deputitoj
9 / 513
Ŝtatguberniestroj
1 / 27
Ŝtataj deputitoj
25 / 1 024
Senatanoj
0 / 81
Membroj Kresko 416.147 (2020)
Internacia aliĝo Forumo de San Paŭlo
Internacia Kunveno de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj
Ĵurnalo Diário Vermelho
Classe Operária
Junulara organizaĵo Unio de Socialisma Junularo
Retejo https://pcdob.org.br/
vdr

La Komunista Partio de Brazilo (portugale Partido Comunista do Brasil, mallongigo PCdoB) estas politika partio de Brazilo. Kune kun la Brazila Komunista Partio (PCB) ĝi disputas pri la titolo esti la plej malnova politika partio de la lando, fondita en 1922. Tamen la Brazila Komunista Partio konsideras sin mem esti la rekta daŭriganto de la Komunista Partio de Brazilo de 1922, nur ŝanĝinte la nomon en 1958. Ĉiukaze la en sia nuntempa organiza formo la Komunista Partio de Brazilo fondiĝis en 1962, lige al la ĉina-sovetia disiĝo. Ambaŭ komunistaj partioj ludis gravan rolon en la landa 20-jarcenta historio. Tiam ili subtenis unuigitan reziston kontraŭ la diktaturo. En 1988 la partio laŭleĝiĝis. Ekde 1989 la Komunista Partio de Brazilo je tutlanda nivelo proksime kunlaboras kun la Partio de la Laboristoj, kaj partoprenis en la registaro de Luiz Inácio Lula da Silva de 2003 ĝis 2011.