Komunumaro (Germanio)

adiministra unuo de Germanio

"Komunumaro" en Germanio estas administra unuo, kiu grupigas plurajn etajn komunumojn, por komune plenumi difinitajn taskojn. La koncepto tiamaniere grupigi unuopajn komunumojn por difinitaj kunaj taskoj nur ekzistas en 9 el la entute 16 federaciaj landoj.

Diversaj nacilingvaj nomoj laŭ la unuopaj federaciaj landoj redakti

Taskoj redakti

Komunumaro havu minimuman nombron da loĝantoj, en Malsupra Saksio ekzemple almenaŭ 7 000. Inter la taskoj de la komunumaroj estas interalie la kolekto de uzita akvo kaj la organizado de tombejoj kaj fajrobrigadoj. La komunumaroj ankaŭ konstruas kaj prizorgas la lokajn elementajn lernejojn, la interkomunumajn stratojn, la lokajn bibliotekojn, sportejojn kaj pliajn publikajn instalaĵojn. Eblas interkonsenti pri pliaj taskoj, ekzemple pri komuna turisma varbado.