Komunumaro Deidesheim

komunumaro en Rejnlando-Palatinato

La komunumaro Deidesheim - germane Verbandsgemeinde Deidesheim [ferBANTSgemajnde DAJdeshajm] - estas adminstra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Deidesheim. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 11 825 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Deidesheim
Blazono
Komunumaro Deidesheim (Germanio)
Komunumaro Deidesheim (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bad Dürkheim
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo DÜW
Oficiala Municipokodo 073325001
Subdivido 5 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Marion Magin
Partio de komunumestro libera balota grupo
Adreso de la administrejo Am Bahnhof 5
67146 Deidesheim
Demografio
Loĝantaro 11825 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 25′ N, 8° 11′ O (mapo)49.418.191Koordinatoj: 49° 25′ N, 8° 11′ O (mapo)
Areo 57,02 km²
vdr

Unuopaj membraj komunumoj redakti

  1. urbo Deidesheim (3.722 loĝantoj)
  2. Forst an der Weinstraße (817 loĝantoj)
  3. Meckenheim (Palatinato) (3.400 loĝ.)
  4. Niederkirchen (2.359 loĝantoj)
  5. Ruppertsberg (1.363 loĝantoj)
  6. tuta komunumaro (11.761 loĝantoj)

(loĝantoj je la 31a de dezember 2014)[1]

la urbodomo de Deidesheim

La blazono de la komunumaro simboligas du historiajn regintojn: La blanka kruco sur blua fono reprezentas la eklezian regnon Hochstift Speyer (al kiu Deidesheim, Niederkirchen, Forst kaj Ruppertsberg longe apartenis), kaj la ora leono la regnon Palatinato (al kiu apartenis Meckenheim). Krome bildiĝas vinberoj, kiuj atentigas pri la signifo de la vinkultivado por ĉiuj kvin komunumoj.

Estr(in)o de la komunumaro redakti

Estrino de la komunumaro ekde 1998 estis Marion Magin (FWG - Libera Balota Grupo). Ŝi estis konfirmita en sia oficeoj en la jaro 2005 kun 57,6% de la voĉoj. Ŝia antaŭulo estis Stefan Gillich (CDU - kristan-demokratia unio), kiu mastris tiun oficon ekde la naskiĝo de la komunumaro 1973 ĝis 1997. En novembro de 2011 Marion Magin estis malelektata per 81% de la donitaj voĉoj.[2] Ŝia posteulo Theo Hoffmann (CDU) estis elektata per ĉ. 84% de la voĉoj.[3]

Historio redakti

La komunumaro Deidesheim estis en la jaro 1972, same kiel ĉiuj komunumaroj en la tiama registara distrikto Rheinhessen-Pfalz, ekformata surbaze de la "dektria landa leĝo pri la faciligo de la administrado en la lando Rheinland-Pfalz" („Dreizehnten Landesgesetzes über die Verwaltungsvereinfachung im Lande Rheinland-Pfalz“). Ĝis tiam ekzistis la administraj strukturoj originintaj el la tempo de la Bavara reĝlando (1816-1946).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Statistisches Landesamt Rheinland-Pfalz Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine (statistika oficejo de Rejnland-Palatinato – nombro de la loĝantoj fine de decembro 2014;
  2. Rezulto de la malelekto en 2011 - http://www.fwg-meckenheim-pfalz.de/2011-11-27%20Abwahl.html Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  3. landa oficejo pri statistikoj: rezulto de la elektoj en 2012 - http://www.wahlen.rlp.de/kw/dw/wahltermine/2012/pdf/Direktwahl-Ergebnis_33201000000_22042012.pdf Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine

Atentigo redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo "Verbandsgemeinde Deidesheim" de la germanlingva vikipedio en la versio de la 22-a de aŭgusto 2015, 20:14 CET.