Komunumaro Kröv-Bausendorf (ĝis junio 2014)

La komunumaro Kröv-Bausendorf - germane Verbandsgemeinde Kröv-Bausendorf [ferBANTSgemajnde KRÖV-BRAŬzndorf], mallonge VG Kröv-Bausendorf - estis administra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la centraj komunumoj Kröv, la administra centro, kaj Bausendorf, kiuj kune donis siajn nomojn al la komunumaro. Ĝi troviĝis en la distrikto Bernkastel-Wittlich de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, borde de la rivero Mozelo, kaj ampleksis plejparton el la areo de la historia malgranda propra regno, kiu havis la nomon "Kröver Reich". Fine de 2012 la komunumaro entute havis 8693 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumis iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. Komence de julio 2014 la administra unuo malfondiĝis kaj la membraj komunumoj doniĝis al la komunumaro Traben-Trarbach.

Kröv-Bausendorf
Blazono
Komunumaro Kröv-Bausendorf (ĝis junio 2014) (Germanio)
Komunumaro Kröv-Bausendorf (ĝis junio 2014) (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bernkastel-Wittlich
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo WIL
Subdivido 10 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Otto Maria Bastgen (ĝis junio 2014)
Adreso de la administrejo Robert-Schuman-Str. 65
54536 Kröv
Demografio
Loĝantaro 8693 (stato: fine de decembro 2012)
Geografio
Geografia situo 49° 59′ N, 7° 5′ O (mapo)49.97767.0846Koordinatoj: 49° 59′ N, 7° 5′ O (mapo)
Areo 116,36 km²
vdr

Kiel preskaŭ ĉie en la regiono borde de la rivero Mozelo en la komunumaro ekonomie gravas la vinkultivado.

Unuopaj membraj komunumoj redakti

  1. Bausendorf
  2. Bengel
  3. Diefenbach
  4. Flußbach
  5. Hontheim
  6. Kinderbeuern
  7. Kinheim
  8. Kröv
  9. Reil
  10. Willwerscheid
Kröv

Eksteraj ligiloj redakti