Komunumaro Otterbach-Otterberg

Komunumaro en Rejnlando-Palatinato

La Verbandsgemeinde Otterbach-Otterberg (mallonge VG Otterbach-Otterberg) estas komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la komunumo Otterberg, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Kaiserslautern de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj ene de ĝi, en la suda parto, la historia regno Palatinato (germane Pfalz respektive historie Kurpfalz). Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 18 967 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. En sia nuna formo la komunumumaro nur ekestis la 1-an de julio 2014, per kunigo de la du antaŭe sendependaj komunumaroj Otterbach kaj Otterberg, el kies kombino kreiĝis la nova nomo de la administra unuo.

VG Otterbach-Otterberg
Blazono
Komunumaro Otterbach-Otterberg (Germanio)
Komunumaro Otterbach-Otterberg (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Kaiserslautern
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo KL
Oficiala Municipokodo 073355010
Subdivido 12 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Hauptstraße 27
67697 Otterberg
Demografio
Loĝantaro 18967 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 30′ N, 7° 46′ O (mapo)49.5009557.771997Koordinatoj: 49° 30′ N, 7° 46′ O (mapo)
Areo 122,98 km²
vdr

Eksteraj ligiloj redakti