Komunumo Šilutė

komunumo en Litovio
Šilutė
blazono de Šilutė situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Klaipėda (ĝis julio 2010)
administra centro: Šilutė
nombro de loĝantoj: 38 514 (en 2023)
en la urbo mem: 14 968 (stato 2020)
internacia telefona prefikso: (+370) 441
koordinatoj: 54° 24' norde, 24° 02' oriente

Šilutė (litove; germana nomo Heydekrug) estas subdistrikta komunumo en la okcidento de Litovio, proksime de la bordo al la balta maro - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Šilutė. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Klaipėda kaj situas inter la urbo Klaipėda norde kaj la rusia regiono Kaliningrado sude. En 2023 en la komunumo vivis 38 514 loĝantoj, el tio komence de 2020 en la urbo mem 14 968.

Geografio redakti

Šilutė situas en apenaŭ industriigita regiono. Iom okcidente de la urbo, ĉe la loko Rusnė, la rivero Nemunas enfluas la Kuronan Lagunon.

Historio redakti

La loko ekestis el "Krug", tio estas malnova germana nomo por gastejo, sur erikejo (germane "Heide"), kiu baldaŭ iĝis la plej signifa loĝloko kaj merkata centro en la mezepoke germanlingva norda regiono de Prusio - inter la (tiam german-nomaj) urboj Memel (la nuna litova Klaipėda) kaj Tilsit (la nuna kaliningrada Sovetsk).

Ekde 1871 la teritorio kiel la cetero de Prusio apartenis al la Germana Regno, kaj post la pac-kontrakto de Versailles dum la jaro 1920 iĝis internacie neŭtrala zono, ricevante la germanan nomon Landkreis Heydekrug. Ekde 1923 Litovio transprenis la kontrolon pri la regiono, kaj la urbo oficiale eknomiĝis laŭ sia litova nomo. Nur dum 1941 la urbeto ricevis formalajn urbajn rajtojn.

La mezepoka aspekto de la giganta merkata placo ankoraŭ hodiaŭ grandparte rekoneblas.

Eksteraj ligiloj redakti