Komunumo Radviliškis

komunumo en Litovio
Radviliškis
blazono de Radviliškis situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Šiauliai (ĝis julio 2010)
administra centro: Radviliškis
nombro de loĝantoj: 34 067 (en 2023)
en la urbo mem:: 15 154 (stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1635 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 422
koordinatoj: 55° 48' norde, 23° 33' oriente

Radviliškis estas subdistrikta komunumo en la nordo de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Radviliškis. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Šiauliai. En 2023 en la komunumo vivis 34 067 loĝantoj, el tio komence de 2020 en la urbo mem 15 154. Radviliškis estas fervoja noda stacidomo, kaj - malgraŭ la malplipopulariĝo de personaj trajnaj vojaĝoj dum la lasta jardeko, daŭre estas la plej granda vara fervoja stacidomo de ĉiuj baltiaj landoj.

Ĝia nomo karakterizas la urbon kiel fondaĵo kaj dumlonga propraĵo de la litova nobela familio Radvila. La loĝloko unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1529 kaj en 1710 ricevis la formalajn urbajn rajtojn.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la centra preĝejo