Komunumoj de Aŭstralio

En Aŭstralio komunumo estas loka registara subdivido de ŝtatoj kaj la Norda Teritorio. La komunumojn kreis la ŝtatoj kaj teritorioj do pro tio ili ne estas samaj ĉie, sed ili peras la saman rolon en ĉiu ŝtato. Ili subdividas la plejparton de la enloĝata lando de Aŭstralio ĉu urba ĉu kampara por la regado de lokaj aferoj kiel ekzemple urba planado, lokaj vojoj, parkoj kaj la forpreno de forĵetaĵoj. Ili havas titolojn kiel urbo, kampara urbo, regiono; sed tio ne indikas, ke ili havas malsamajn rolojn aŭ povojn. Iliaj registaroj estas elektitaj de la popolo.

La komunumoj de Aŭstralio

Aŭstralio ne havas tiajn subdividojn kiel Germaniajn distriktojn laŭ kiuj plej altaj unuoj povas organizi sin mem.

La komunumoj ne ofte peras lokigi; oni ne pensas pri la areo de urba komunumo kiel la areo de la urbo mem eĉ nek kiel parto de pli granda; en grandurboj ili estas plejparte administraj aferoj. Por ĉi tiu celo la komunumo (aŭ alia pli alta povo en lokoj kiuj ne havas komunumon) dividas la ŝtatojn en lokaĵojn (angle locality) kiel urberojn, urbetojn, kamparajn distriktojn. Tiuj ĉi ne havas kaj neniam havis ian ajn povon sed estas tre gravaj por adresoj, vojmontriloj kaj en respondi al la demando "kie mi estas?".

Formo kaj titolo redakti

Kutime, la ĉefurbo de la subŝtato kaj la Norda Teritorio dividiĝas en multajn malgrandajn komunumojn. Dume, la komunumoj eksteraj de la ĉefurbaj regionoj inkluzivas eble urbon kaj la ĉirkaŭan kamparan regionon, eble kamparajn regionojn kaj multajn urbetojn. Ekzistas krome iuj malgrandaj komunumoj de nur unu urbo, urbeto aŭ eĉ vilaĝo. Pro tio, la areo de la komunumoj multe varias, de la nur 1,5 km² Komunumo Peppermint Grove en Perto ĝis la Komunumo East Pilbara en norda Okcidentaŭstralio kiu grandas 380 000 km² — pli granda ol Germanio aŭ Japanio.

La eksteraj teritorioj kun daŭra loĝantaro — temas pri Norfolkinsulo, Kristnaskinsulo kaj Kokosinsuloj — formas komunumojn laŭ la modelo de Novsudkimrio (kaze de Norfolkinsulo) aŭ Okcidenta Aŭstralio per ago de la federacia registaro malgraŭ ke ili ne estas parto de tiuj subŝtatoj.

La komunumoj plej ofte havas titolojn kiel city [SI-ti] (urbo), region [riĝn] (regiono), shire [ŜAJ-a] (kampara komunumo). Ili indikas ion pri la homoj kiuj loĝas en la komunumo, sed malofte havas signifon pri la povojn aŭ strukturon de la komunumo. Ekzemple, en Viktorio se la loĝantaro de komunumo estas plejparte urbana, ĝi estas urbo; se la loĝantaro estas plejparte kamparana, ĝi estas kampara komunumo; kaj se la loĝantaro estas parte urbana parte kamparana, ĝi estas kampara urbo. En Novsudkimrio kaj Tasmanio ekzistas multaj sen titolo. Jen listo:

Titolo NSW Vic Qld WA SA Tas NT Sumo
28 23 51
Aborigena komunumo 12 12
Distrikto 35 35
Insulo 1 1
Kampara komunumo (shire) 58 39 24 107 10 238
Kampara urbo 6 1 7
Komunumregistarujo 2 2
Municipo 6 6
Regiono 8 29 11 4 52
Urbo 30 33 7 22 21 6 2 121
Vilaĝo 1 1
Urbeto 1 12 2 2 17
Sumo 130 79 74 152 63 29 16 543

Senkomunumaj areoj redakti

Ekzistas krome areoj kiuj ne estas parto de iu komunumo. La memrega Aŭstralia Ĉefurba Teritorio rolas kaj kiel ŝtato kaj kiel komunumo, do pro tio ne havas komunumujon. Ankaŭ la teritorio de Golfeto Jervis kaj la teritorioj sen daŭraj loĝantaroj ne havas komunumojn.

En tri ŝtatoj kaj la Norda Teritorio ankaŭ estas senkomunumaj areoj. En Novsudkimrio kaj Sudaŭstralio, ili estas grandaj aree sed kun tre malgrandaj loĝantaroj: ekzemple 60% de Sudaŭstralio estas senkomunuma, sed nur 3 959 de la loĝantaro loĝas tie. La insularo Lord Howe de Novsudkimrio kaj senloĝantaraj insuloj de Viktorio kaj Okcidentaŭstralio estas senkomunumaj. Foje, lokoj kiuj estas gravaj al la ŝtato estas senkomunumaj ekz. parkoj en Perto, vintrosportejoj de Viktorio kaj eĉ urbetoj de la Norda Teritorio.

Listo de senkomunumaj areoj redakti

Tio listo ekskludas teritoriojn kiuj estas plene senkomunumaj

  • Novsudkimrio
    • La Senkomunuma Forokcidenta Regiono
    • La insulo Lord Howe
  • Viktorio
    • Insuloj French-Elizabeth-Sandstone (kie loĝas 116)
    • Insulo Gabo
    • Skiejo Falls Creek [Folz Krik]
    • Skiejo Lake Mountain [lejk maŭntn]
    • Skiejo Mount Baw Baw [maŭnt BO-bo]
    • Skiejo Mount Buller [maŭnt BUL-a]
    • Skiejo Mount Hotham [maŭnt hotm] /hɔθəm/
    • Skiejo Mount Stirling [maŭnt sterlin] /stɜːlɪŋ/
    • Krome estas aliaj insuloj
  • Okcidentaŭstralio
    • Insularo Abrolhos
    • Insulo Rottnest (parko en Perto)
    • Kings Park
  • Sudaŭstralio
    • Biena Senkomunuma Areo
    • Senkomunuma areo Riverland
    • Senkomunuma area en Whyalla [vajala] /wɑeˈælə/
  • Norda Teritorio

Povoj redakti

La povoj de lokaj registaroj en Aŭstralio estas relative malmultaj. Male al lokaj registaroj en aliaj landoj, aferojn kiel policojn, fajrobrigadojn kaj lernejojn rulas la ŝtatoj. Ekde la 1970-aj jaroj, la fokuso de loka registaro estas tio kiel bibliotekoj kaj parkoj, konservo de lokaj vojoj, urba planado kaj aprobo de konstruoj, kaj forĵetaĵoj kaj reciklaĵoj.

Ili ricevas monon de landoimpostoj kaj subvencioj de la ŝtataj kaj federaciaj registaroj.

Registaroj redakti

Komunumojn regas konsilioj elektitaj de la popolo. La grandeco de la konsilio varias laŭ ŝtato kaj loĝantaro. La voĉdonmaniero ankaŭ varias, sed kutime estas deviga voĉdono de loĝantaro kaj libera voĉdono de la posedantoj de lando aŭ firmaoj en la komunumo. Laŭ la aŭstralia kutimo la voĉdonmaniero estas la unuopa transdonebla voĉdono.

La komunumoj povas dividiĝi en partoj (angle: ward) por elekti la konsilianojn.

En iuj komunumoj, la urbestron elektas la loĝantaro rekte; en aliaj la konsilianoj elektas urbestron el si mem. Krom estri kunvenojn de la konsilo, la povo de urbestroj varias: ekz. en Kvinslando, urbestro havas larĝan ekzekutan povon; en Novsudkimrio, urbestro estas nur ceremonia estro kiu povas fari nur tion kion permesas la konsilio.