Komunumoj de Kantono Zugo

Kantono Zugo ne konas dividon en distriktoj. La Federacia oficejo pri statistiko konsideras la tutan kantonon tamen kiel unu solan distrikton sub la BFS-numero: 0900. La kantono konsistas (laŭ stato de aprilo 2004) el 11 politikaj komunumoj, kiuj nomiĝas loĝantarkomunumoj (germane Einwohnergemeinden).

Urboj en Kantono Zugo redakti

En 2008 ekzistis 4 urboj en Kantono Zugo, nome: Zugo, Baar, Ĥamo kaj Rotkreuz. Rotkreuz ne estas propra komunumo, sed municipo kaj ĉefloko de la komunumo Risch Rotkreuz.

Komunumoj en Kantono Zugo redakti

 
Komunumoj de Kantono Zugo
 
Komunumoj de Kantono Zugo
Blazono Nomo de la komunumo Loĝantaro
(31-a de decembro 2007)
Areo
en km²
  Baar 21'319 24.8
  Ĥamo 13'981 19.1
  Hünenberg 8263 18.7
  Menzingen 4289 27.5
  Neuheim 1940 7.9
  Oberägeri 5365 36.2
  Risch Rotkreuz 8499 22.9
  Steinhausen 8724 5.1
  Unterägeri 7835 26.7
  Walchwil 3440 15.9
  Zugo 25'486 33.8