Konami Kabushiki-gaisha (japane コナミ株式会社) estas unu el la plej sukcesaj firmaoj pri eldono kaj kreado de videoludoj, ludiloj, tokusatsuoj, animeoj, ktp. La entrepreno ankaŭ bienas ĉenon da sportaj butikoj nomataj Konami Sport Club. La societa sidejo situas en Tokio, Japanio. Ĝia spezo estis en 2005 je 260,7 milionoj da Enoj.

Konami
videolud-evoluiga firmao • videoluda eldonejo • holdingopublika kompanio vd
Dum 21-a de marto 1969 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Fondintoj Kagemasa Kozuki vd
Sidejo Tokio
Lando Japanio
Dungitoj 10 392
Agokampo aŭta etmodelo • videoludokartludo • enĵetmaŝino • arkado
ISIN-kodo JP3300200007
filiaj kompanioj Konami Digital Entertainment • Konami Sports • Konami Amusement • Konami (United States) • PES Productions • KCET vd
Posedataj kompanioj Team Silent • Hudson Soft • Ultra Games vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Emblemo de Konami
Kiosko por Dance, Dance, Revolution

Historio redakti

La firmao naskiĝis en 1969 en Osako, de Kozuki Kagemasa kiel diskogurda ludonisto kaj riparisto. La nomo Konami konstruiĝis per la unua silabo de la fondintaj familiaj nomoj: Kozuki Kagemasa, Nakama Yoshinobu, Matsuda Hiro kaj Ichihara Shokichi.

La 19-an de majo 1973, sian nomon la entrepreno ŝanĝas al Konami Industry Co., Ltd kaj eklaboras pri arkadaj kolonetoj, eĉ se verdire ilia unua koloneto aperis nur en 1978. Ĝi eksukcesas per videoludoj kiel ScrambleSuper Cobra en 1981.

Inter 1982 kaj 1985, konami komencas disvolvigi ludojn por eldonfirmaoj kiel MSX, Atari 2600Nintendo Entertainment System, plejofte importitaj arkadaj ludoj, kiujn ili daŭre kreas.

La Konami-a sukceso floras kaj ekfuroras same kiel NES. En Usona kaj eŭropa, Nintendo malpermesas la disvolvigantoj krei pli ol kvin ludoj jare. Pro tio, Konami fondas la filion Ultra, en Usono, kaj Palcom Software Ltd en Eŭropo, kiu ebligos ilin kreadi sen striktigoj.

Nuntempe, Konami estas la kvara plej grava luda disvolviganto en Japanio post Nintendo, Sega kaj Namco.

Videoludoj de Konami redakti

De jardekoj, kelkajn el la plej gravaj kaj memoreblaj videoludoj Konami kreis. Ĝenrlanĉantoj kiel la aminduma simulado Tokimeki Memorial, la vampira ĉasado en la ludaro Castlevania, la aga serio Contra, la aventura serio Ganbare Goemon, la rolluda ludaro Suikoden, la muzikema serio Bemani (kiu inkludas interalie Dance Dance Revolution, Beatmania, Guitar Freaks, kaj Drummania). Konami ankaŭ adaptis desegnitaj serioj kiel Batman: la seriojn The Animated Series, Teenage Mutant Ninja Turtles kaj Tiny Toon Adventures oni feliĉe memoras. Bona ekzemplo pri ludoj plenplenaj je kinematikoj estas la horora serio Silent Hill, baldaŭ aperonta filme, kaj la epopeo Metal Gear kiu spertis renaskiĝon kun Metal Gear Solid. Alia sukcesega titolo estas Winning Eleven, realeca piedpilka simulado (konata en Eŭropo kaj Ameriko kiel Pro Evolution Soccer. Kaj en Japanio, estas famega pro la furora serio Jikkyou Power Pro Yakyuu, basbala serio.

Eksteraj ligiloj redakti