Koncentrejo Flossenbürg

Flossenbürg estis Nazia koncentrejo konstruita en majo 1938 fare de la Ĉefa kaj Ekonomia kaj Administra Oficejo de SS. Malkiel ĉe aliaj koncentrejo, ĝi estis en malproksima areo de la montoj Fichtelgebirge de Bavario, Germanio, apude al la urbo Flossenbürg kaj proksime de la limo kun Ĉeĥoslovakio. La ĉefa celo de la koncentrejo estis la plenumo kaj profito de trudlaboro de prizonuloj por produktado de granito por la Nazia arkitekturo. En 1943, la kerno de prizonuloj estis ŝanĝita al produktado de ĉasaviadiloj Messerschmitt Bf 109 kaj aliaj armiloj por la Germania militklopodo. Kvankam origine estis intencitaj por "krimaj" kaj "malsociaj" prizonuloj, post la Germana invado de Sovetunio, la loĝantaro de la koncentrejoj plimultiĝis pere de politikaj prizonuloj el Orienta Eŭropo. Oni disvolvigis ankaŭ etendan sistemon de apudejoj kiuj finfine troloĝigis la ĉefan koncentrejon.

Aviadila fabriko de Flossenbürg, fotita post la liberigo

Antaŭ ĝi estis liberigita de la Usona Armeo en aprilo 1945, el 89 964 al 100 000 prizonuloj pasis tra Flossenbürg kaj ties subkoncentrejoj. Ĉirkaŭ 30 000 personoj mortis tie, pro malsatego, elĉerpiga laboro aŭ ekzekutoj, aŭ dum mortomarŝado. Kelkaj el la respondeculoj estis akuzitoj en la proceso de Flossenbürg, kaj la loko de la koncentrejo estis recelita por alia uzado antaŭ la malfermo de memormonumento kaj muzeo en 2007.

Rilataj artikoloj redakti

Bibliografio redakti

  • Blatman, Daniel (2011). The Death Marches. Harvard: Harvard University Press. ISBN 9780674059191.
  • Fritz, Ulrich (2009). "Flossenbürg Subcamp System". In Megargee, Geoffrey P. Encyclopedia of Camps and Ghettos, 1933–1945. 1. Traduko de Pallavicini, Stephen. Bloomington: United States Holocaust Memorial Museum. pp. 567–569. ISBN 978-0-253-35328-3.
  • Huebner, Todd (2009). "Flossenbürg Main Camp". In Megargee, Geoffrey P. Encyclopedia of Camps and Ghettos, 1933–1945. 1. Bloomington: United States Holocaust Memorial Museum. pp. 560–565. ISBN 978-0-253-35328-3.
  • Jaskot, Paul B. (2002). The Architecture of Oppression: The SS, Forced Labor and the Nazi Monumental Building Economy. Abingdon-on-Thames: Routledge. ISBN 9781134594610.