Koncentriĝo

apartigilo

Koncentriĝo (de la latinaj vortoj con, "kun-", kaj centrum respektive greke κέντρον [kentron] "centro") laŭ PIV ĝenerale estas "densa kuniĝo ĉirkaŭ komuna centro".

  1. Aparte, en kemio temas pri pliigo de la kvando de solvita substanco en solvaĵo, aŭ per aldono de tiu substanco aŭ per forigo de parto el la likvaĵo.
  2. En la lingvaĵo de psikologio temas pri fokusigo de la atento (do de perceptado) respektive de la pensoj al unu objekto aŭ temo.
  3. En fiziko koncentriĝo kutime celas la faskan kunigon de elektromagneta radiado (inkluzive de la videbla lumo) al eta diametro,
  4. En ekonomiko temas pri la stato aŭ proceso de densigo de ecoj en merkato: ekzemple la koncentriĝo de entreprenoj estas la situacio havi malmultajn vendantojn kaj aĉetantojn en merkato aŭ la proceso de malmultiĝo je vendantoj kaj aĉetantoj en tiu merkato.
  5. En la statistiko pli densa probabla distribuo en iu loko ol en la ĉirkaŭaĵo.
  6. Ankaŭ en la teorio pri trafiko la vorto oftas kaj tiusence kutime celas la kvanton de veturiloj aŭ ĝenerale de trafikaj partoprenantoj en unu loko je difinita momento.

Vidu ankaŭ: denseco