En kemio, koncentriteco mezuras kiom da specifa substanco estas miksita kun alia substanco. Tio povas rilati al ia kemia miksaĵo, sed plej ofte oni aplikas ĝin al la kvanto de solvita substanco en solvaĵo.

Ĉi tiuj glasoj enhavantaj ruĝan tinkturon ilustras kvalitajn ŝanĝojn de koncentriteco. La solvaĵoj maldekstre estas pli diluitaj, kompare kun la pli koncentritaj solvaĵoj dekstre.

Por koncentri solvaĵon, oni aldonu plian solvotan substancon, aŭ redukti la kvanton de solvanto (ekzemple per vaporigado. Kontraste, por dilui solvaĵon, oni aldonu plian solvanton, aŭ reduktu la kvanton de solvitaĵo.

Krom se du substancoj estas tute mikseblaj, ekzistas nivelo de koncentriteco je kiu plia substanco ne solviĝos en la solvaĵo. Je tiu nivelo, la solvaĵo estas saturita. Se oni aldonas plian solvotaĵon al la solvaĵo, ĝi ne solviĝos (krom en esceptaj cirkonstancoj, kiam ĝi fariĝas supersaturita). Anstataŭe, fazoj apartiĝos, formante kunestantajn fazojn aŭ suspension. La nivelo de saturiĝo dependas de pluraj variabloj, ekzemple temperaturo kaj la naturo de la solvanto kaj la substanco solvita.

La analiza koncentriceco inkluzivas ĉiujn formojn de tiu substanco en la solvaĵo.

Kvalita priskribo redakti

Neformale oni priparolas koncentricecon kvalite, uzante adjektivojn ekzemple "koncentrita" aŭ "forta" por solvaĵo kun relative alta koncentriteco. Tiaj terminoj rilatas la kvanton de substanco en miksaĵo al la observebla intenso de efikoj aŭ atributoj kaŭzitaj de tiu substanco. Ekzemple, praktika regulo estas ke ju pli koncentrita estas iu kolora substanco, des pli intensa estas la koloro de ĝia solvaĵo.

Kvanta notacio redakti

Por sciencaj aŭ teknikaj aplikaĵoj, kvalita mezuro de koncentriteco preskaŭ neniam sufiĉas. Tial kvanta mezuro estas bezonata por priskribi la koncentritecon. La plej oftaj manieroj estas priskribitaj sube. Ili baziĝas sur maso, volumeno, aŭ materikvanto. Ne ĉiam estas facile konverti de iu notacio al alia, ĉar foje oni ankaŭ bezonas plian informon, ekzemple pri denso. Eble tia informo ne disponeblas, precipe se la temperaturo varias.

Molara koncentriteco redakti

La SI-unuo de molara koncentriteco estas mol / m3, tamen oni ofte citas ĝin en la unuoj mol / litro t.e. mol / dm3.

Por prepari solvaĵon de specifa molara koncentriteco, oni enmetu precize pesitan kvanton de substanco en mezuran flakonon, enmetu ioman solvanton por solvi ĝin, kaj fine enmetu solvanton por plenigi ĝis la volumena marko. noodles

Molara frakcio redakti

La molara frakcio donas la materikvanton de substanco kiel proporcion de la suma materikvanto de substancoj en solvaĵo. Molara frakcio estas sendimensia kvanto. Ekzemple, 1 molaro de substanco solvita en 9 molaroj da solvanto havas molaran frakcion de 0,1.

Ĉi tiu mezuro estas ofte uzata por fazaj diagramoj. Ĝi havas avantaĝojn:

  • la molara frakcio ne dependas de la temperaturo, do oni ne bezonas informon pri denso de la substancoj (por molara koncentriteco oni bezonas la denso)
  • por prepari miksaĵon de specifa molara frakcio oni pesu la taŭgajn masojn de la substancoj
  • la kvantoj estas simetriaj; t.e. se la molaraj frakcioj de la du substancoj estas 0,1 kaj 0,9, la roloj de solvanto kaj solvitaĵo estas inversaj.

Vidu ankaŭ redakti