Koncepthistorio, konceptohistoriogermane Begriffsgeschichte (Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas subfako de historio, kiu traktas la historiajn semantikojn de terminoj.

Koncepthistorio studas etimologion kaj la ŝanĝon de signifo de terminoj. Ĝi traktas la evoluon de paradigmaj ideoj kaj valoraj sistemoj tra tempoj. La subfako argumentas ke historiaj studoj devas komenci per kompreno de historie dependaj kulturaj valoroj kaj praktikoj en iliaj apartaj kuntekstoj. Tiele, valoroj kaj praktikoj trovataj en historiaj fontoj ne estas simple neŝanĝaj ideologioj aŭ procezoj.

Historio redakti

Oni interesiĝis pri koncepthistorio ĉefe en la lasta duono de la 20-a jarcento. Tiu intereso montriĝis per la eldonoj de Historisches Wörterbuch der Philosophie (1971), la Geschichtliche Grundbegriffe (1972-1997) kaj la Archiv für Begriffsgeschichte (1955).

Koncepthistorio uzas interfakan metodaron. La filozofo Joachim Ritter, la historiistoj Otto Brunner kaj Reinhart Koselleck kaj la sociologo Erich Rothacker estas agnoskitaj kiel la plej eminentaj koncepthistoriistoj, kaj inter germanlingvuloj kaj internacie. Raymond Williams estas la plej eminenta koncepthistoriisto en anglalingvujo.

Verkoj pri koncepthistorio redakti

  • Hans Erich Bödecker (red.), Begriffsgeschichte, Diskursgeschichte, Metapherngeschichte (Göttingen: Wallstein-Verlag 2002);
  • Carsten Dutt (red.), Herausforderungen der Begriffsgeschichte (Heidelberg: Winter 2003);
  • Timothy Goering, "Concepts, History and the Game of Giving and Asking for Reasons: A Defense of Conceptual History", en: Journal of the Philosophy of History 7.3 (2013), pp. 426-452;
  • Hans Ulrich Gumbrecht, Dimension und Grenzen der Begriffsgeschichte (Paderborn: Wilhelm Fink Verlag 2006);
  • Birger Hjørland. Concept Theory. Journal of the American Society for Information Science and Technology, 60.8 (2009), 1519-1536;
  • Reinhart Koselleck (red.), Historische Semantik und Begriffsgeschichte (Stuttgart: Klett-Cotta 1979);
  • Reinhart Koselleck, Begriffsgeschichten (Frankfurt am Main: Suhrkamp 2006);
  • Ernst Müller, Falko Schmieder, Begriffsgeschichte und historische Semantik. Ein kritisches Kompendium (Berlin: Suhrkamp Verlag 2016);
  • Ernst Müller (red.), Begriffsgeschichte im Umbruch? (Hamburg: Felix Meiner Verlag 2004).