Konektilo (orgeno)

Konektiloj estas manualkonektiloj ĉe la orgeno. Ili ebligas la samtempan ludadon de diferencaj suborgenoj per unu manualo aŭ la ludadon de la manualregistroj per la pedalaro. Tiel eblas, ludi la registrojn de diferencaj manualoj samtempe kaj atingi pli grandan laŭtecon, sed ankaŭ aldonajn kombineblecojn.

Piedŝaltiloj supre de la pedalaro por ekfunkciigi konektilojn

La manipulado de la manual- kaj pedalkonektiloj funkcias jene, depende de la orgena konstrutipo

  • per specialaj, klikeblaj piedkupliloj
  • per mantiriloj, kiuj estas formitaj kiel orgenregistraj tiriloj
  • per elektrikaj premklavoj
  • per forŝovado de manualo (ŝovkonektilo)

Konektmanualoj redakti

La konektmanualo troveblas foje kiel kroma manualo precipe je iom malgrandaj, kutime dumanualaj orgenoj. Teknike kaj praktike konstrueblas diversstrukturaj mekanismoj, kiuj tamen samas en unu rilato: temas pri manualo sen propraj registroj, kun kiu ambaŭ aliaj manualoj estas konektitaj. Per la konektmanualo orgenisto akiras pluan dinamikan eblecon. Dum kiam je dumanuala orgeno la eblecoj estas limigitaj (aŭ ambaŭ manualoj memstaras aŭ ambaŭ manualoj kunas sur la ĉefmanualo, dum kiam la supra manualo memstaras), oni nun povas ludi ambaŭ manualojn kaj konektitajn kaj ankaŭ solajn.

Alia varianto kun similaj eblecoj estas la helpklavaro. Tiu ĉi estas fikskonektita kun unu el ambaŭ manualoj, tamen ekzistas normala manualkonektilo, kiu ne efikas sur la helpklavaro. Je ekfunkciita konektilo rezultas do la samaj eblecoj kiel je konektmanualo. Tiu ĉi versio proponas la eblecon ekfunkcii la konektilon dum la ludado, krome povas rezulti avantaĝoj por la aranĝado de la manualoj.

Specialkonektiloj redakti

En la romantika epoko pro la enkonduko de la pneŭmatika kaj poste la elektra traktilaro oni ekuzis multnombron da specialkonektiloj, kiuj diferenceblas jene:

  • Oktavkonektiloj – Tiuj ĉi eksonigas la ludatajn tonojn oktavon pli altajn aŭ malaltajn. Oni diferencas inter suboktava konektilo, kiu ekludas la saman tonon krome oktavon pli malaltan, kaj superoktava konektilo, kiu ekludas la saman tonon krome oktavon pli altan. Je la suboktava konektilo la 16′-pozicio kutime ne estas translimigata. Se oni tiras kun 16′-registro la suboktavan konektilon, tiu ĉi efikas nur ekde la klavo c0. La superoktava konektilo kutime funkcias nur ĝis la tonlimo difinita por la partorgeno. Tio evitas kromajn, malgrandegajn fajfilojn malfacile intonacieblajn, kiuj etendiĝus en la regionon de la supra aŭdlimo.
  • Kvintkonektiloj – Tiuj ĉi maloftegaj konektiloj kunsonigas la supran aŭ malsupran kvinton. Oni konstruas ilin por la generado de akustikaj („virtualaj“) basregistroj.
  • Melodiaj kaj basaj konektiloj – La melodikonektilo oktavigas respektive nur la plej altan tonon, la baskonektilo nur la plej malaltan tonon. Ekzistas ankaŭ baskonektiloj, kiuj konektas la plej malaltan tonon luditan en la manualo el la pedalaro en la manualon, kio ankaŭ nomiĝas „pedalefekto“.

Melodiaj kaj basaj konektiloj nuntempe estas pli maloftaj.