Konestablo estas persono plenumante oficon, plej ofte en polico. La ofico de konestablo povas varii signife en malsamaj jurisdikcioj.

Historie, la titolo venas de latine comes stabuli ("stalestro", "grafo de la staloj") kaj devenis de la Orient-Romia Imperio. Originale, la konestablo estis la oficiro respondeca por konservado de la ĉevaloj de senjoromonarko. La titolo estis importita al la monarkioj de mezepoka Eŭropo, kaj en multaj landoj evoluis al alta armea rango kaj granda oficiro de Ŝtato, ekzemple la Konestablo de Francio, france Connétable de France, kiu estis la plej alta komandanto de la reĝaj armitaj fortoj (subigita sole al la reĝo), ĝis kiam ĉefministro Richelieu abolis la postenon en 1627.

La plej multaj konestabloj en modernaj jurisdikcioj estas policanoj; en Britio, Komunumo de Nacioj kaj kelkaj eŭropaj landoj, konestablo (angle constable) estas la plej malsupra rango de policisto, dum en Usono konestablo estas ĝenerale elektita paco-oficiro kun pli malgranda jurisdikcio ol ŝerifo. Tamen, en la Manikinsuloj konestablo estas elektita oficisto je paroĥa nivelo.

Historie, konestablo ankaŭ povis esti iu kun la tasko de la defendo de kastelo. Eĉ hodiaŭ, ekzistas la Konestablo de la Turo de Londono.

Ekvivalenta pozicio estas tiu de marŝalo, kiu venas de malnovaltgermanaj vortoj marah "ĉevalo" kaj schalh "servisto", kaj originale signifis "stala gardanto", kiu havas similan etimologion.