La sekvantoj estas la flagoj de mallongdaŭraj Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko. Kvankam aktuale ili ne uziĝas, iuj sudusonanoj daŭre uzas la flagojn por simboli sian historion. La Konfederacia Milita Flago (sekve) flugis ĉe la Sud-Karolinia registarejo ĝis 10 julio 2015.[1] La desegno de Konfederaciaj Flagoj ankaŭ uziĝas (aŭ uziĝis) en la Ŝtatoj Arkansaso, Georgio, kaj Misisipio.

La Bela Blua Flago redakti

 

Originale uzita en Okcidenta Florida Respubliko en fruaj 1800'oj, la Bela Blua Flago (angle, Bonnie Blue Flag) estis la neoficiala unua flago de Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko: la Sudo kuniĝis sub unu stelo. La Misisipa Respubliko utilis ĝin provizore kiel oficialan flagon. Ĉi tiu flago inspiris la Unustelan Flagon de Teksaso kaj la ruĝan stelon en la Ursa Flago de Kalifornio.

En la nomo, "bonnie" aŭ "bonny" estas skota vorto signifanta "bela", foje uzata en la angla.

Moderna uzo simbolas favoron pro iuj pro usona koncepto de ŝtataj rajtoj sen ofendo de "Ribela Flago," sube (ekzemple, angle The Federalist).

La Unua Nacia Flago redakti

 

La unua nacia flago, nomis 'la steloj kaj baroj" (angle, The Stars and Bars) flugis ekde 5 marto 1861 ĝis 30 aprilo 1863. Ĝi estis la unua oficiala flago de sep originalaj forlasintaj ŝtatoj; poste ses pluaj ŝtatoj forlasis. Ĝi estis konfuza en batalejo pro simileco al la usona flago.

La Dua Nacia Flago redakti

 
La dua nacia flago, "La malkula flago"

La dua nacia flago, nomata 'la senmakula flago' ('The Stainless Flag'), adoptiĝs 1 majo 1863. Ĝi evitis konfuzon kun la usona flago. La nova milita flago lokis en la supro apud la stango (sube). Ĉe senventa batalejo, oni povis eraris oni pro kapitulaca flago, ĉar nur blanka areo estis videbla.

En la sudaj ŝtatoj, "makula" simbolis la pura virto de Sudanoj kaj ilia memstara batalo kontraŭ la tiranajo kaj gansterajo de nordaj ŝtatoj.

La Tria Nacia Flago redakti

 
La tria nacia flago, la "sangmakulita flago"

La tria nacia flago, adoptis 4 marto 1865, mallonge antaŭ la falo de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko. Por eviti konfuzon kun kapitulaca flago, oni aldonis ruĝan galjonon.

La Milita Flago redakti

 
La Milita Flago de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko

La Milita Flago de Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko estas kvadrata, ordinare flanke 3 futoj/0.9 metro. Ĝi uziĝis en bataloj je 1863 majo al la fino de A.K.Ŝ. La Milita Flago uzis malhelan bluon, kontraŭe hela bluo de Suda Kruco. Generalo Borigard (angle, el franca deveno, Beauregard) de Milito de Virginio adoptis la flagon de desegno de Majlz (angle, Miles, sube) por eviti konfuzon en batalejo kun la Steloj Kaj Galjonoj kaj la Steloj Kaj Baroj. La kvadrata desegno pli estis facile portebla en batalo ol la originala desegno.

La Milita Flago estis pli populara, ĉar ĝi enhavis la Duan Nacian Flagon. Multe da Sudanoj konsideras la flagon pli distinga kaj pli bela — do pli bona simbolo de Sudo.

 

Referencoj redakti

Vidu Ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti