Konferenco pri la estonteco de Eŭropo

La Konferenco pri la estonteco de Eŭropo estas politika procezo, kies komencigon anoncis la Eŭropa Komisiono kaj la Eŭropa Parlamento fine de la jaro 2019. La 9-an de majo 2021 (Tago de Eŭropo) ĝi komenciĝis oficiale. La procezo celas trovadon, ĝis la jaro 2022, de novaj respondoj al la demando de plievoluigo de eŭropunia demokratio kaj antaŭdesegni venontajn paŝojn por la eŭropa integriĝo. [1][2] La Konferencon kune prezidas la prezidantoj de la 3 EU-institucioj: prezidanto de Eŭropa Parlamento David Sassoli, ĉefministro de Portugalio António Costa (nome de la Prezidanteco de la Konsilio), kaj prezidanto de la Komisiono Ursula von der Leyen[3].

Konferenco pri la estonteco de Eŭropo
konferenco
Komenco 9-a de majo 2021 vd
Fino 2022 vd
Lingvoj

Oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio

Retejo Oficiala retejo
vdr

Fono redakti

La konferenco celas kundiskuton inter ĉiuj instancoj de la Eŭropa Unio, la membroŝtatoj kaj la eŭropuniaj civitanoj, kiel aspektu la estonteco de la Eŭropa Unio. Aparte necesaj estas trovi respondojn por estonta agado, vide malfacilaĵojn kiel la eliro de Britio el la EU, la malsukceso de la pintkandidata principo por la elekto de la prezidanto de la EU-Komisiono en 2019, la manko de unueco de membroŝtataj registaroj rilate urĝajn temojn kiel la krizo pri rifuĝintoj, la komuna ekstera politiko kaj la klimatŝanĝiĝo.

Starpunkto de la Komisiono redakti

En siaj politikaj orientiĝoj, la prezidanto Ursula von der Leyen priskribis la Konferencon jene: "Mi volas, ke civitanoj diru sian voĉon en la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, kiu komenciĝos en 2020 kaj daŭros du jarojn. La Konferenco devas kunigi civitanojn, inkluzive signifan rolon por junuloj, civilan socion kaj eŭropajn instituciojn kiel egalaj partneroj. La Konferenco devas esti bone preparita kun klara amplekso kaj klaraj celoj, konsentitaj inter la Parlamento, la Konsilio kaj la Komisiono. Mi estas preta sekvi tion, kio estas interkonsentita, inkluzive per leĝdona agado, se taŭga. Mi ankaŭ estas aperta pri traktataj ŝanĝoj."

En ŝiaj "misiaj leteroj", kiujn von der Leyen asignis al la nomumitaj komisaroj, tri membroj de la nova kolegio de komisaroj respondecis pri la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo: Věra Jourová, Maroš Šefčovič kaj Dubravka Šuica. Dum Šuica ĉefe taskas prepari la Konferencon kunlabore kun la Eŭropa Parlamento[4], Jourová estas nomumita reprezenti la Komisionon ĉe la Konferenco. La ĉefa respondeco de Šefčovič estas la sekvado de la rezultoj de la Konferenco, kiuj estos entreprenitaj kune kun la Eŭropa Konsilio, la Konsilio de la Eŭropa Unio kaj la Eŭropa Parlamento[5].

Starpunkto de la Parlamento redakti

La 16an de oktobro 2019, la Konferenco de Prezidantoj de la Eŭropa Parlamento decidis starigi Taĉmenton pri la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo. La taĉmento konsistas el unu reprezentanto por ĉiu politika grupo en la Eŭropa Parlamento kaj unu reprezentanto de la Komisiono pri Konstituciaj Aferoj (KKA)[1][6], tamen iuj en la taĉmento ankaŭ estas en la KKA[7]. Ĝi havas la taskon prepari "proponon pri la aliro de la Parlamento al la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, inkluzive de interalie la amplekso, la regado, la daŭro, la strukturo, la koncernatoj, la celoj kaj la atendataj agoj kaj rezultoj."[6] La anoj de la taĉmento estas:

Paralele al la kunsidoj de la taĉmento pri la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, la Komitato pri Konstituciaj Aferoj (KKA) estas debatanta[8]. En novembro 2019, la KKA komencis sian debaton pri kiel formi la strukturon kaj amplekson de la Konferenco: kiel impliki civitanojn, reprezentantojn de civila socio kaj landajn parlamentojn; kiel kreskigi desubesupren-a aliron, prefere ol desupresuben-a. Pri la partopreno de civitanoj, iuj substrekis, ke la kriterioj por elekto estus gravaj por certigi inkluzivan partoprenon en respekto de diverseco kaj seksa ekvilibro. Pri la eblaj temoj de la Konferenco, la KKA debatis pri la temoj de la leĝdona iniciato de la Parlamento, de la Konsilio kiel dua ĉambro, de la jura regado, de la kvalifikita majoritata voĉdonado en la Konsilio, de la pintokandidato, de la transnaciaj listoj, kaj pri ekonomia regado, sociaj politikoj, travidebleca registro, kaj sendependa prietika institucio[1]. La 9an de decembro 2019, la KKA prezentis opinion pri la strukturo, labormetodoj kaj temoj de la Konferenco[9].

Starpunkto de la Eŭropa Konsilio redakti

La 26an de novembro 2019, fariĝis publika[10][11], ke la franca kaj germana registaroj ellaboris ne-oficialan dokumenton pri la Konferenco[12]. Post komenca prokrasto pro la pandemio de korona viruso en 2020, la Eŭropa Konsilio konsentis pri ilia komenca pozicio en junio 2020[13] deklarante, ke "la konferenco devas esti lanĉita tuj kiam la epidemiologiaj kondiĉoj permesas ĝin" kaj ke la fokuso devas esti sur kiel disvolvi politikojn de EU mez- kaj longtempe por trakti pli efike la defiojn alfrontantajn Eŭropon. La Konsilio eksplicite specifis, ke la Konferenco ne eniras en la kampon de la Artikolo 48 de la Traktato pri Eŭropa Unio (TEU), certigante, ke iuj eblaj traktataj ŝanĝoj estas aŭ tute ekster la kampo de la Konferenco aŭ devus trairi apartan proceduron post la fino de la Konferenco en 2022.

Procezo redakti

Reta diskuta platformo (ekde aprilo 2021) redakti

La civitana dialogo komenciĝis la 19-an de aprilo 2021 kun reta platformo ĉe futureu.europa.eu, kie la eŭropunia civitanaro eblas proponi reformojn kaj debati ilin. [14] Multaj pliaj retaj eventoj estas planitaj en la tuta Unio.

Pli ol tridek proponoj afiŝitaj ĝis komence de oktobro 2021 rilatas al Esperanto[nb 1]

La temoj estas aranĝitaj laŭ dek kategorioj:

  • Klimatŝanĝiĝo kaj vivmedio
  • Sano
  • Pli forta ekonomio, socia justeco kaj dungado
  • La Eŭropa Unio en la mondo
  • Valoroj kaj rajtoj, jura ŝtateco, sekureco
  • Ŝanĝiĝo pro ciferecigo
  • Demokratio en Eŭropo
  • Migrado
  • Edukado, kulturo, junuloj kaj sporto
  • Pliaj ideoj

Inaŭgura ceremonio (la 9-an de majo 2021) redakti

Je la Tago de Eŭropo, dum la portugala prezidanteco de la Konsilio, okazis la solena inaŭguro en la Eŭropa Parlamento. Parolis inter aliaj la Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen kaj la franca Prezidanto Emmanuel Macron, kiu en sia alparolo substrekis la gravecon de "grandaj revoj kaj ambicioj".[15]

Notoj redakti

  1. UEA-vikipaĝo enhavas kompletan liston de por-esperantaj proponoj en la platformo por la civitana konsulto de la Konferenco. Ekzemploj:

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (anglalingve) Preparing the Conference on the Future of Europe, EPRS, aŭtoro: Silvia Kotanidis, Members' Research Service, PE 644.202 – decembro 2019, europarl.europa.eu
  2. (germanlingve) Eine Union, die mehr erreichen will: Meine Agenda für Europa, Von der Kandidatin für das Amt der Präsidentin der Europäischen Kommission Ursula von der Leyen – Politische Leitlinien für die künftige Europäische Kommission 2019-2024, EU-Komisiono, ec.europa.eu
  3. (anglalingve) "Ni deziras koni tiun Eŭropon, pri kiu la civitanoj revas" diris von der Leyen dum la inauguro de la konferenco, https://ec.europa.eu, 10-a de marto 2021
  4. (anglalingve) Misia letero de von der Leyen al Dubravka Šuica Eŭropa komisiono, 10-a de septembro 2019
  5. (anglalingve) Misia letero de von der Leyen al Maroš Šefčovič Eŭropa komisiono, 10-a de septembro 2019
  6. 6,0 6,1 (anglolingve) https://www.europarl.europa.eu/RegData/organes/conf_pres_groupes/proces_verbal/2019/10-16/CPG_PV(2019)10-16_EN.pdf Eŭropa Parlamento
  7. (anglolingve) https://www.europarl.europa.eu/committees/en/afco/home/members Eŭropa Parlamento
  8. (anglolingve) https://www.europarl.europa.eu/RegData/commissions/afco/ordre_du_jour/2019/11-19/AFCO_OJ(2019)11-25_1_EN.pdf Eŭropa Parlamento
  9. (anglolingve) https://emeeting.europarl.europa.eu/emeeting/committee/en/agenda/201912/AFCO Eŭropa Parlamento
  10. (anglolingve) Francio kaj Germanio proponas EU-revizion post Brexit-renversiĝo ĉe Reuters, 26-a de novembro 2019
  11. (franclingve) PArizo kaj berlino montras komunan volemon pri la estonteco de Eŭropo, Les Echos, 26-a de novembro 2019
  12. (anglolingve) https://www.politico.eu/wp-content/uploads/2019/11/Conference-on-the-Future-of-Europe.pdf, Politico.eu
  13. (anglolingve) https://www.consilium.europa.eu/fr/press/press-releases/2020/06/24/conference-on-the-future-of-europe-council-agrees-its-position/, Eŭropa Konsilio
  14. (franclingve) Conférence sur l'avenir de l'Europe: lancement de la plateforme des citoyens le 19 avril, ec.europa.eu, Bruselo, 7-a de aprilo 2021
  15. (franclingve) alparolo de Emmanuel Macron antaŭ la Eŭropa Parlamento en Strasburgo, 9-a de majo 2021 https://multimedia.europarl.europa.eu/fr/conference-on-the[rompita ligilo]-future-of-europe---inaugural-event-statement-by-emmanuel-macron-president-of-the-french-republic_I205024-V_v

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti