Kongao estas afrikdevena man-tamburo.

Kongaparo

Konstrumaniero redakti

Kongao estas proks. 70-90 cm alta mantamburo el lignovitrofibro-fortigita plasto, kiu povas havi malsamajn diametrojn. La formo plimallarĝiĝas ekde sia dika mezo supren kaj malsupren. Kongao havas nur frapofelon kaj do estas malferma je la malsupra flanko. La tegaĵo konsistas el pli dika bestofelo. En Latinameriko oni preskaŭ nure uzas bovofelon, en Eŭropo kaj Nordameriko pro prezaj kialoj ofte bubalofelon.

Origino kaj evoluo redakti

La eniĝo de kongao en orkestroj okazis en Latinameriko. Tie ĝi nomiĝas, ĉefe en kubo, ne conga, sed tumbadora kaj estas uzata kiel unuopa instrumento. Kongaon oni frapas en populara dancmuziko per-mane, en la tradicia kuba popolmuziko foje ankaŭ per bastonoj. La antaŭulo de kongao en okcidenta Afriko nomiĝas bugarabuo. En la okcident-afrikaj kulturoj la tamburoj havis religian gravecon, estis sanktaj kaj estis ludataj dum specialaj eventoj kaj festoj. Diversaj orient- kaj okcident-afrikaj popoloj, kiuj poste estis deportitaj kiel sklavoj al Latinameriko, adoris tri sanktajn tamburojn, kiuj havis malsamajn nomojn kaj estis konsekritaj al certaj dioj.

En latinamerika danca kaj ĵaza muziko oni ludis kongaon em aroj da du aŭ tri. Ĉi tiujn arigojn oni ankaŭ trovas en modernaj ensembloj same kiel en popmuziko. Jen ankaŭ malsamaj nomo por la unuopaj tamburoj. Antaŭ ĉio la kongao kun diametro de 11 ¾ coloj. Iomete pli altan tonon donas ĝia fratulo kvinto kun 11-cola diametro. La malaltajn tonojn generas la tumbao kun diametro de 12 ½ coloj.

Ludmaniero redakti

La gvida mano je dekstromanuloj la dekstra mano. La kvar bazaj frapoj estas malferma frapo, baso, klako kaj dampita frapo. La mano je tio principe kuŝas je la realigo de la frapoj plate sur la felo, por la baso en la mezo, por la aliaj frapoj per la transirejo de fingroj al manplato sur la rando de la kongao. Precipe la ne-gvida mano ofte ludas balanciĝe sur la felomezo, kio generas malpli laŭtajn tonojn. Je tio oni movas la manojn ekde la manartikoj al la fingropintoj kaj reen. Aŭ la manartiko aŭ la fingropintoj tuŝas la felon. En tradicia kuba popolmuziko oni foje frapas kongaojn per bastonoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti