Kongao (karnavala ritmo)

Kongao estas kuba karnavala ritmo. Ĝin ludas la diversaj komparsoj sur kongaoj kun ŝultrozono, bovtintiloj aŭ aliaj metalaĵoj kiel pioĉoj aŭ "sartenes" (du malgrandaj patoj, por surŝultrigi najlitaj sur tabulo kun zono) same kiel bastamburoj. Je tio ankaŭ plej ofte eksonas la ĉina korneto, ligna blovinstrumento simila al hobojo. La diversaj grupoj havas siajn proprajn kantojn, kiuj ili kantas je tio.

Infanoj dancantaj la kongaon.

Komence la kongao estis la muziko de la sklavoj por festoj kiel karnavalo, epifaniokristokorpo. Dum la unuaj jaroj de la respubliko oni uzis ĝin pro sia populareco kun politikaj tekostoj dum paradoj en balotbataloj. En la malfruaj 1930-aj jaroj ĝi populariĝis en Usono: kelkajn jarojn ĝi apartenis al la fiksaj programeroj de holivuda komedio.

Eksteraj ligiloj redakti