Kongokong (ĉine , pinjine: cóng; Wade–Giles: ts'ung) estas formo de artaĵo el jado de antikva Ĉinio. La plej fruaj kongoj estis produktitaj dum la kulturo Liangzhu (3400-2250 a.K.); pli postaj ekzemploj datas ĉefe el la epokoj de la dinastioj Ŝang kaj Zhou.

Jada kongo el Liangzhu-kulturo, Neolitiko (3300 - 2200 a.K.), valo de Malsupra Jangceo

Laŭ formo, kong estas tubo kun cirkla interna sekcio kaj anguleca ekstera sekcio. La ekstera surfaco estas dividita vertikale aŭ horizontale tiel ke la tuto difinas neplenan cilindron enmetitan en parte rektangula bloko. Ties proporcioj varias - kongo povas esti malalta aŭ pli alta ol larĝa. La ekstera flankoj estas foje dekorataj per maskecaj vizaĝoj, kiuj povas rilati al desegnoj taotie troviĝantaj poster ĉe bronzaj ujoj.

Kvankam ĝenerale konsiderataj kiel iaj ritaj objektoj, la origina funkcio kaj signifoj de kongo estas nekonataj. Postaj verkoj parolas pri la kongo kiel simbolo de la tero, dum la bi reprezentas la ĉielon. La kvadrato reprezentus la teron dum la cirklo reprezentus la ĉielojn.

Oni konas ankaŭ porcelanajn versiojn de kong, kiel aperis ĉe televida dokumenta filmo de BBC titole China in Six Easy Pieces (Ĉinio en ses facilaj pecoj, 2013) prezentita de Lars Tharp, nome fakulo pri porcelano.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Les jades néolithiques chinois / [kontribuoj de Christophe Comentale, Laurent Long, Tong Peihua, Zhang Jingguo] ; [por la ACI Du chopper au brillant], [Paris] : Museum national d'histoire naturelle, cop. 2008, 1 vol. (81 p.) : ill., couv. ill. ; 30 cm
  • Art et archéologie : la Chine du Néolithique à la fin des Cinq Dynasties, 960 de notre ère / Danielle Elisseeff ; Paris : École du Louvre : RMN, 2008
  • "Neolithic Chinese Jades", Angus Forsyth, en Jade. Eld. Roger Keverne. New York: Van Nostrand Reinhold, 1991. pp. 88–109.

Eksteraj ligiloj redakti