Kongregacio por la evangelizado de la popoloj

unu el la ministerioj de la Apostola Seĝo (de la Vatikano)

Kongregacio por la evangelizado de la popoloj estas unu el la ministerioj per kiuj la Apostola Seĝo (ĉi-kaze ankaŭ Roma Kurio) plenumas siajn taskojn je la servo de la tuta katolika eklezio.

Kongregacio por la evangelizado de la popoloj
Congregātiō prō Gentium Ēvangelizātiōne
Kongregacioj de la Roma Kurio
Komenco 15-a de aŭgusto 1967 vd
Fino 5-a de junio 2022 vd
Antaŭe Congregation for Propagation of the Faith vd
Poste Minsterio pri Evangelizado de la Roma Kurio vd
vdr

Estis la jaro 1622 kiam per la buleo «incrutabili Divinae Providentiae» de papo Gregorio la 15-a estis fondita la Kongregacio «de Propaganda Fide». Ĝia specifa tasko estis la disvastigo de la fido katolika tramonde kun specifa kompetenteco kunordigi ĉiujn misiajn fortojn, doni direktivojn por la misioj, provizi materiajn helpojn, stimuli la formadon de la klerularo kaj lokaj hierarkioj kaj kuraĝigi la fondiĝon de novaj tiucelaj institutoj.

Kiam poste en 1967 Paŭlo la 6-a, per la Konstitucio «Regimini Ecclesiae Universae", reordigis kaj adekvatigis la taskojn de la Roma Kurio laŭ la direktovoj de la Koncilio (Vatikana Dua Koncilio), la Kongregacio surprenis la nomon de Kongregacio por la evangelizado de la popoloj, kaj koncilia dekreto pliprecizigis la funkciojn. Aparte, oni substrekis ke ties funkcio devas akompani ĉiujn mision kaj provizi por la kreado de aŭtonomio kaj sinrego de novaj eklezioj, respektante tamen, kaj defendi, la prerogativojn de la orientaj eklezioj.

Post retuŝoj de Johano Paŭlo la 2-a, la Kongregacio laŭ la stato de 2010 estis estrata de 61 membroj - kardinaloj, ĉefepiskopoj, episkopoj, kaj Naciaj Direktoroj de Misiaj institutoj kies agado konsistas precipe en la transdonado de sia sperto kaj kompetenteco en diversaj sciencoj utilaj en la evangelizado. Supera reganto estas jam de 2006 kardinalo Ivan Dias, ĉefepiskopo de Mumbajo.

La Kongregacia sidejo troviĝas en Romo en la Piazza di Spagna, la Placo de Hispanio, kie laboras ĉirkaŭ sesdekoj da personoj, klerikaj kaj laikaj.

Inter la taskoj de la kongregacio ne sekundaras tiu de la akiro kaj administrado de la rimedoj akumulitaj pere de la liberaj varispecaj almozoj de la fidelularo, por la instituciaj bezonoj. El tiu kongregacio dependas ankaŭ universitato kaj kolegioj kaj kunvivadoj por la kultura kaj spirita preparado de junuloj aspirantaj al sacerdoteco kaj misiisteco, kutime tien senditaj de iliaj episkopoj.

(Aldonindas eble baldaŭ forgesendas jena informo: La antaŭlasta prefekto (ekde 2001 al 2006) de tiu kongregacio, itala kardinalo Crescenzio Sepe, nun ĉefepiskopo de Napolo, estas nun prienketata, kune kun eksministro de la Itala Respubliko, de la prokurorejo de Perugia (Italio) pro suspektoj kaj malkongruaĵoj rilate la bontenadon de la palaco de Propaganda Fide, damaĝita pro la skuoj provokitaj de la subtrajno,[klarigu] kaj pro aliaj similaj aferoj pri kiuj multe parolas la amaskomunikiloj).

Eksteraj ligiloj redakti