Kongregacioj de la Roma Kurio

La Kongregacioj de la Roma Kurio estas ministerioj de la Roma Kurio kiuj kunlaboras kun la papo en la spirita kaj materia direktado de la Katolika Eklezio.[1]

Organizo redakti

La kongregacioj de la Roma Kurio estas konstantaj komisionoj kombinitaj per Kardinaloj, Ĉefepiskopoj kaj Episkopoj komisiitaj pri apartaj ekleziaj aferoj. La membroj estas ŝarĝitaj rekte de la papo por jarkvino: ĉe la atingo de la sepdekkvina jaro, ĉiu membro estas devigata demisii; ĉiukaze ili defalas de la ŝarĝo kaze de la morto de la papo.

Ĉiu romkuria kongregacio estas regata de kardinalo kun la titolo de ”prefekto de la kongregacio” nomumita rekte de la papo: ankaŭ ĉefepiskopo povas esti levita al tiu ofico sed, ĉikaze, kun la titolo de anstataŭa-prefekto ĝis kiam li estos nomumita kardinalo en sinsekva konsistorio.

La prefekto, rilate la direktadon de personoj kaj traktado pri ministeriaj aferoj, profitas de la kunlaborado de sekretario (kutime ĉefepiskopo ) kaj de subsekretario; dum la periodo de la Vaka Seĝo. la sekretarioj okupiĝas pri la ordinara administro de la kongregacio: kiam, tamen, urĝas grava decido, tiu bezonas konfirmon de la elektota papo ene de tri monatoj post lia elektado.

Ĉiam, tamen, la plej gravaj decidoj bezonas aproban konfirmon de la papo, kiu devas esti komunikita ene de tri monatoj, alikaze ĝi restas ne konfirmita

La kongregacioj utiligas la kunlaboradon de kolegio de konsilistoj elektitaj inter la spertuloj pri la temoj traktendaj (ĝenerale, ili estas ekleziuloj docentoj ĉe la papaj universitatoj).

La Apostola konstitucio Pastor Bonus (1988) reordigis la kongregaciojn kaj redifinis la kadron de iliaj kompetentoj: kaze de prokompetenta konflikto inter la kongregacioj, la Supera Tribunalo de la Apostola Signaturo havas la taskon decidi lamkverelojn.

Historio redakti

La kongregacio de la Apostola seĝo naskiĝis, plej oficiale, dum la 16-a jarcento post periodo de la gravaj renversoj (de la Granda okcidenta skismo al la Reformacio) al kio postvenis firmiĝo de la aŭtoritato kaj de la papa direktado de la Eklezio kaj la sekva ‘’’restrukturigo’’’ de la Roma Kurio.

Tiuj ministerioj naskiĝis ene de la Kardinala Kolegio kiel mallarĝaj kaj portempaj komisioj por la ekzameno pri apartaj problemoj (kaj koncerne aferojn de la Papa Ŝtato kaj la spirita regado de la tuta Eklezio) kaj fariĝis iom post iom konstantaj kaj senpere submetitaj al la papo, kiu elektis la membrojn kaj nomumis la prefektojn.

Ekestis tiel, interalie, la kongregacioj: Sankta Ofico (1542), Kongregacio de la Koncilio (1564), Kongregacio de la indekso (1572) kaj Kongregacio por la Episkopoj (1573). Per la Apostola konstitucio Immensa Aeterni Dei, de 22-a de januaro 1588, Siksto la 5-a reordigis la ekzistantajn kongregaciojn kaj fondis novajn (ili atingis la nombron de 15), ilin farigante la subtena strukturo de la papa regado, kies burokrata funkciado similis al tiu de la ministerioj de la modernaj ŝtatoj (kiuj, laŭ iuj historiistoj, tiam prenis la modelon ĝuste de la Roma Kurio por sia organizado de la centra administrado civila kaj politika).

Laŭlonge de la jarcentoj estis starigitaj aliaj kongregacioj kaj aliaj ĉesis funkcii: ilia substanca reorganizo okazis la 29-an de junio 1908 per la Apostola konstitucio Sapienti consilio de Pio la 10-a kiu limigis la nombron de 20 al 11 (la aliaj estis subpremitaj, interalie, la ses kiu okupiĝis pri la civila administrado de papa ŝtato.

La situacio restis substance senŝanĝita ĝis la Dua Vatikana Koncilio, kiam la konciliaj patroj, per la dekreto Christus Dominus de 28-a de oktobro 1965, deziresprimis ke pri la kongregacioj estu donita nova ordigon, pli konformaj al la bezonoj de la novaj tempoj: konsentinte kun tiu koncilia invito, Paŭlo la 6-a per la Apostola konstitucio Regimini Ecclesiæ universae de 15-a de aŭgusto 1967, fiksis la nombron el dekdu al 10.

La nunaj Kongregacioj redakti

La lasta reformo de la Roma Kurio okazis sub la papado de Johano Paŭlo la 2-a per la Apostola konstitucio Pastor Bonus, de 28-a de junio (1988). La kongregacioj perdis, avantaĝe de la Ŝtatsekretario, la kurian superecon, kvankam restante la subtena akso de la papa direktado: ilia nombro estis reduktita al naŭ kaj diversaj iliaj taskoj estis delegitaj al novaj organismoj kiaj la Papaj konsilioj, la Papaj komisionoj kaj aliaj oficoj.

Hodiaŭ (2013) aktivas naŭ romkuriaj kongregacioj:

[2]

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. La termino “kongregacio” estas uzata ankaŭ por indiki asocion de katolikaj religiuloj kaj ĉi-kaze sinonimas religian ordenon. Foje la vorto aludas al simpla asocio de homoj.
  2. Historiistoj rimarkas ke almenaŭ 37 kongregacioj de la Roma Kurio estis laŭlonge de la jarcentoj forĝitaj kaj elstrekitaj. La plej granda parto el ili estis destinitaj provizi por la Papa Ŝtato.