Kongreso de Franca Kulturo en Florido

akademia asocio por la franca lingvo

La Kongreso de Franca Kulturo en Florido (france Le Congrès de la culture française en Floride; angle The Congress of French Culture in Florida), ankaŭ CCFF aŭ simple Le Congrès, estas akademia asocio kiu organizas ĉiujarajn konkursojn ĉe Orlando. Ĝi serĉas promocii kapablojn en kulturo kaj lingvo francaj inter mezlernejaj kaj malfrua-elementaj studentoj (angle middle schoolers) el ĉie en Florido[1].

La Kongreso de Franca Kulturo en Florido
Le Congrès de la culture française en Floride, Inc.[sic]
Lando  Usono
Celo promocii la kulturon kaj lingvon francajn
Fondintoj Lelia Alexander, Cornelia Burge, Doris McCleary
Fondiĝo 1952
Fondiĝloko Ĵaksonvilo, Florido
Elstaruloj Suzanne Carrell
Prezidanto Valerie Lecomte
Vicprezidanto Hannah Humphries
Ĝenerala sekretario Molly Ryan
Kasisto Marissa Tessier
Sidejo Orlando, Florido
Junulara organizaĵo Jes
Interretejo link
Notoj 1,500+ membroj
Lasta modifo 11 januaro 2019
vdr

Historio redakti

La konkurso disvolviĝis ĉe Ĵaksonvilo, Florido dum la aŭtuno 1952 de tri instruistinoj de franca: Lelia Alexander de la Julia E. Landon High School (nuntempe Julia Landon College Preparatory and Leadership Development School), Cornelia Burge de la Duncan U. Fletcher High School, kaj Doris McCleary de la Andrew Jackson High School. La unua konkurso okazis en aprilo 1953 en la « Provençal House » ĉe Rollins College kaj revenis tien jare[2].

Suzanne Carrell redakti

En 1962, Suzanne Carrell, profesorino de franca, faciligis translokiĝi la okazon al la Universitato de Ĵaksonvilo, kie ĝi restis dum kelkaj jaroj[2]. Suzanne Carrell, civitanino el Francio, estis tre laŭdata por sia plifortigo de la kulturaj ligoj inter Usono kaj Francio, precipe inter la ĝemelurboj de Ĵaksonvilo kaj Nanto[3],[4]. Ekde sia kreo en 1980, la bourse Suzanne Carrell estas propetata al ĉiuj studentoj ĉeestanta la Congrès[2]. Kiel premio por ŝiaj klopodoj, la franca prezidanto Jacques Chirac dekretas al ŝi la Honoran Legion de Francio dum la kvindeka jaro de la Congrès (2002)[3]. Dum la sesdeka jaro (2012), Carrell estis dekorata ankaŭ kun la nacia Ordeno de Merito[5].

Spite sian retiriĝon en 1989, Carrell daŭrigis prezidi la asocion ĝis sia morto[6],[7].

Post Ĵaksonvilo redakti

Nune, la Congrès rekunvenas jare ĉe Orlando, Florido[2].

Celo redakti

Ĉiuj partoprenantaj studentoj konkuras en diversaj defioj kiuj mezuras iliajn kapablojn en la franca lingvo same kiel en la franca kulturo. La defioj ampleksas la lecture (kompreno per legi), le discours (improviza oracio), la déclamation (poezio-deklamo), kaj le casse-tête (angle quiz bowl; esperante kvizo). Ĝenerale, la venkantoj ricevas conmemorativajn rubandojnplatojn (angle plaques). Cetere, tiuj kiuj montras—per skribi—sian intencon de daŭrigi siajn studojn pri Francio aŭ ĝia lingvo (speciale ĉe universitatokolegio) povas akiri stipendioj, kiel la bourse Suzanne Carrell.

La retejo de la asocio asertas ke la okazo permesas ke studentoj kunvenas aliajn francoamantojn kiu povas motivi ilin.

Referencoj redakti

  1. "Constitution & By-Laws, Revised 2017" (Retejo), Congrès de la Culture Française en Floride, Weebly. Kontrolita 27 decembro 2018. (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 "About" (Retejo), Congrès de la Culture Française en Floride, Weebly. Kontrolita 27 decembro 2018. (angle)
  3. 3,0 3,1 "Retired Professor Honored by French Legion of Honor" (Retejo), Jacksonville University Press Release Archive, Universitato de Ĵaksonvilo, 4 septembro 2002. Kontrolita 27 decembro 2018. (angle)
  4. M.F.. "Suzanne Carrell, une figure emblématique de la culture française en Floride" (Retejo), France-Amérique, 26 septembro 2012. Kontrolita 14 January 2019. (france)
  5. Levins, Clayton, "Consul General of France to award National Order of Merit to former JU Prof. Suzanne Carrell" (Retejo [arĥivita]), FirstCoastNews.com, 14 septembro 2012. Kontrolita 27 decembro 2018. (angle)
  6. "57-year career devoted to French language and culture" (Retejo), Consulat Général de France à Miami, 19 septembro 2012. Kontrolita 14 januaro 2019. (angle)
  7. The Florida Times Union (5 majo 2019). Suzanne Carrell Obituary - St. Augustine, FL (angle). Legacy.com. Alirita 29a de novembro 2019.

Eksteraj ligiloj redakti