Kongreso de Tukumano

La Kongreso de Tukumano estis leĝofara kaj konstitucifara asembleo de la Unuiĝintaj Provincoj de la Rivero Plata, aktuale Respubliko Argentino, kiu faris sesionojn – dekomence en la urbo San Miguel de Tucumán, kaj poste en la urbo Bonaero – inter la jaroj 1816 kaj 1820. Ĝi estas memorata ĉefe ĉar li aprobis la dokumentojn de la Deklaro de Sendependo de Argentino kaj de la Argentina Konstitucio de 1819. Kvankam la la Revolucio de Majo de 1810 reale celis absolutas sendependigon de Argentino, teorie ŝajnigis agadi je la nomo de la reĝo Fernando la 7-a, kies suverenecon oni agnoskis.

Tukumana Domo de Argentina Sendependigo (kongresejo).

Kunvoko redakti

En 1815 la tiama provizora Director Supremo nome Ignacio Álvarez Thomas, kunvokis la kongreson por kio oni elektis ĉirkaŭ la fino de la jaro po unu deputiton por ĉiu 15.000 loĝantoj el ĉiu provinco. Oni elektis ne la futuran (kaj jam realan) ĉefurbon Bonaero por eviti la premon kontraŭ la federaloj. Tukumano estis sufiĉe aparta de Bonaero kaj sufiĉe centra urbo en la lando, krom proksima al la nordaj areoj kie federaloj hegemoniis. El la deputito 18 estis advokatoj,[1] 9 estis pastroj,[2] kaj pliaj 2 estis monaĥoj,[3] dum la aliaj 4 estis militistoj.[4] Ne ĉiuj deputitoj elektitaj povis ĉeesti: kelkaj devis deveni el provincoj kiuj estis ankoraŭ sub influo de monarkismaj armeoj aŭ eĉ en milita stato. La sesioj ekis la 24an de marto de 1816, kun estado de 33 deputitoj.

Komenco redakti

Fine de la unua ĥaosa monato de kongreso oni atingis nur liston de pritraktotaj temoj. La nomumado de diversaj postenoj estis la unua grava konflikto mikse kun la militistaj problemoj. La 6an de julio, en sekreta sesio, partoprenis en la Kongresoo la generalo Manuel Belgrano, kiu estis estinta dum du jaroj ambasadoro de la Unuiĝintaj Provincoj antaŭ la registaro de Granda Britio. Belgrano konsili moderan sistemon monarkian — tio estas, konstitucia. Por aligi Peruon al la nova monarkio, la ĉefurbo devus esti en Kusko, nome kun reĝo descenda de Inkaoj.[5] Liaj ideoj estis influitaj de la restaŭro de la monarkioj en Eŭropo post la malvenko de Napoleono Bonaparte, kiel li mem esprimis dum tiu diskurso.

Sendependigo redakti

La generalo José de San Martín, guberniestro de Kujo, estis organizanta la Andan Armeon, por eksporti la liberigan iniciaton al Ĉilio. Necesinta eksteran helpon, li petis al la kujaj deputitoj deklari jam la Sendependigon. Tamen la momento estis malfacila: la monarkisma reago venkis ĉie, ekde Meksiko ĝis Ĉilio, pase tra Alta Peruo, kiu teorie ankoraŭ apartenis al la Unuiĝintaj Provincoj. Restis liberaj de la hispana rekonkero nur la Unuiĝintaj Provincoj, la Federala Ligo — se konsideri ĝin separe el la Unuiĝintaj Provincoj — kaj Paragvajo.

La debatoj pri sendependigo ekis per preciza redakto de formuloj kiaj la nomo de la lando aŭ ties konsidero. Kurioze, la deklaro ŝanĝis la nomon de la lando al ’’”Provincias Unidas en Sud América”’’ (Unuiĝintaj Provincoj en Sudameriko), nomo kiu ne estis uzita ĝis tiam. Ŝajne la intencio estis deklari la sendependon de ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj la hispanaj kolonioj spañolas en Sudameriko, unuiginte ilin en unusola lando, kun ĉefurbo en Kuzko. La debatoj pri la sistemo de regado stagnis kaj kiam en julio aperis la sendependigan deklaron, tiu estis agnoskita de naniu lando, kio okazos nur post sep jaroj. Dume brazil-portugala armeo okupis Montevideon komence de 1817 kaj la areon de la nuna Urugvajo, kio ne estis konsiderita malvenko fare de la kongreso, ĉar tio estis fakte malvenko de José Artigas, tiama estro de la federaloj. Tiu okupo pluis ĝis 1820.

Translokigo redakti

La 17an de januaro de 1817 pro danĝero el proksimeco de monarkismaj armeoj en la nordo oni decidis translokigi la kongreson al Bonaero, kvankam multaj plue nomigis ĝin ankoraŭ tukumana kongreso. Tie ĝi suferis influon de la plenuma povo, de la gazetaro kaj de la publika opinio de la urbo Bonaero. Oni eĉ aligis deputitojn de la provincoj okupitaj de la monarkistoij, sed elektitaj ne en ili, sed fare de la municipo Bonaero.[6]

Dum la tuta 1817 kaj la unua duono de 1818, la Kongreso dediĉis sin al pli malgravaj aferoj. Dum la periodo bonaera, pli ol la duono de la deputitoj estis anstataŭata de aliaj. Tamen, la federalaj provincoj ne aliĝis al ĝi. La redaktado “Redactor del Congreso” iris en manoj de unu el la novaj deputitoj, Vicente López y Planes, kaj perdis multe de sia atesta valoro.

La Konstitucio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Argentina Konstitucio de 1819.

La 31an de julio de 1818, la Kongreso ekdiskutis projekton de konstitucio. Temis pri dokumento kiu kolektis disponojn de 1815 kaj ĝenerale multaj normoj estas el la hispana konstitucio de 1812. Ĉirkaŭ tiu epoko, estis sendita al Eŭropo la pastro Valentín Gómez, deputito de la kongreso, cele akiri eŭropan princon por la trono de la Unuiĝintaj Provincoj kaj aliancojn kun Francio kaj Granda Britio. Li malsukcesis, sed ankoraŭ novembre de 1819 — multajn monatojn post la aprobo de la Konstitucio — oni aprobis projekton de kronigo de la infanto Karlo Ludoviko de Burbono, princo de Luko, kiel reĝo de la Unuiĝintaj Provincoj.

La definitiva teksto de la Argentina Konstitucio de 1819 estis oficiale aprobita la 22an de aprilo 1819. Temis pri aristokrateca kaj unueciga konstitucio,[7] kaj oni ne precizigis ĉu temas pri respubliko aŭ monarkio.

Praktike la konstitucio neniam aplikiĝis: la Direktorato plumoviĝis laŭ statutoj antaŭaj kaj la federalaj provincoj absolute malakceptis ĝin. Ekde junio de 1819 ekis revolucioj kaj la reĝimo apenaŭ estris super grava parto de la lando.

Notoj redakti

  1. La advokatoj estis la jenaj: Anchorena, Darregueira, Gascón, Medrano, Paso, Cabrera, Pérez Bulnes, Salguero, Malabia, Sánchez de Loria, Serrano, Pacheco de Melo, Sánchez de Bustamante, Godoy Cruz, Maza, Rivera, Boedo kaj Laprida.
  2. La pastroj estis la jenaj: Sáenz, Acevedo, Colombres, Del Corro, Castro Barros, Gallo, Uriarte, Aráoz kaj Thames.
  3. La monaĥoj estis Oro kaj Rodríguez.
  4. La militistoj estis la koloneloj Fernández Campero, Gorriti, Pueyrredón kaj Moldes.
  5. Poste, la propra Belgrano mem deklaros, ke tiu propono ne estis sincera, kaj kiu celis nur allogi la apogon de la indiĝenoj de la nordo de la lando kaj de Supra Peruo. Vidu: Mitre, Bartolomé, Historia de Belgrano y de la independencia argentina. Ed. Estrada, Bs. As., 1947.
  6. Kia Jaime de Zudáñez, deputito por Charcas.
  7. Oni planis, ke la Plenuma Povo elektos la guberniestron de ĉiu provinco el triopo, prezentita de la municipo de la provinca ĉefurbo. Toi ne estis federalismo, ĉar la Plenuma Povo findecidis, povis trovi malplej malbonan kandidaton kaj rajtos malakcepti la triopon. Ravignani, Emilio, Historia constitucional de la República Argentina, Bs. As., 1926.

Bibliografio redakti

  • López Rosas, José Rafael, Entre la monarquía y la república. Memorial de la Patria, tomo III, Ed. La Bastilla, Bs. As., 1981.
  • Ravignani, Emilio, Asambleas constituyentes argentinas, Tomo 1, Instituto de Investigaciones Históricas de la Facultad de Filosofía y Letras, Universidad de Buenos Aires, Bs. As., 1937-1939.
  • Horowicz, Alejandro, El país que estalló, Tomo II, Ed. Sudamericana, Bs. As., 2004. ISBN 950-07-2562-2
  • Rosa, José María kaj Chávez, Fermín, Historia argentina, Ed. Oriente, Bs. As., 1999. ISBN 987-21726-2-5