Konibodom (en cirila alfabeto Конибодом; en persa alfabeto کانِ بادام) estas urbo en la provinco Sugd en la nordo de Taĝikio kaj konsideratas la "okcidenta pordego" al la Fergana Valo. En Konibodom vivas taĝikoj, uzbekoj, rusoj kaj kirgizoj. La precipe parolataj lingvoj estas la taĝika kaj uzbeka. Komence de la jaro 2005 la urbo havis 50 359 loĝantojn. La urba areo kovras 828,9 kvadratajn kilometrojn.

Konibodom
urbo
Administrado
Poŝtkodo 735900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50 400  (2016) [+]
Loĝdenso 752 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 17′ N, 70° 25′ O (mapo)40.28333333333370.416666666667Koordinatoj: 40° 17′ N, 70° 25′ O (mapo) [+]
Alto 410 m [+]
Areo 67 km² (6 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Konibodom (Taĝikio)
Konibodom (Taĝikio)
DEC
Konibodom
Konibodom
Situo de Konibodom

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Konibodom [+]
vdr
Konibodom (Taĝikio)
Konibodom (Taĝikio)
DMS
Konibodom
Konibodom
Konibodom

Geografio kaj klimato redakti

La urbo situas en la sudokcidenta parto de la Fergana Valo 79 kilometrojn oriente de la urbo Ĥuĝand kaj ses kilometrojn de la fervoja stacio Konibodom en alteco de 350 ĝis 600 m super la marnivelo. La klimato estas seke subtropika, la jaroaveraĝa temperaturo estas 14,4 °C. Somere atingiĝas taga temperaturo de ĝis 45 °C, vintre (komence de novembro ĝis fine de marto) la plej malalta temperaturo estas -28 °C.

Historio redakti

Konibodom skribe menciiĝis unuafoje en la jaro 1463. La urbo estas antikva loĝloko ĉe la Silka Vojo. Urbajn rajtojn Konibodom havas ekde la jaro 1937. Inter la arkitektaj vidindaĵoj elstaras interalie du madrasoj - Mir Raĝab Doĥdo (16-a jarcento) kaj Oim (17-a jarcento), pluraj moskeoj kaj la maŭzoleo de Langari Bobo.

Ekonomio redakti

Ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas la prilaboro de kotono, teksaĵoindustrio kaj nutraĵoproduktado. La urbo estas centro de tradicia arta metiado.

Eksteraj ligiloj redakti