Mekko estis konkerita de islamanoj en la 11a de decembro 629 AD (JK), 18a de Ramadano, 8 IK laŭ la araba kalendaro. Nur post la Adiaŭa Pilgrimado en 632 la praktiko de intermetado kalendara falis al maluzado. Muhammad startis la aferon la 6an de Ramadano kaj eniris en Mekko la 18an de Ramadano.

Preparoj redakti

Post la eliro de Abu Sufjan, Muhammad tuj arigis grandan armeon. La celo de la operacio estus tenita sekrete kaj eĉ la plej proksimaj amikoj kaj komandantoj de Muhammad ne konis liajn planojn. Muhammad intencis ariĝi kaj ataki la Kurajŝojn uzante la elementon surprizo. Krome, Muhammad sendis Abu Katadah al "Batan Izm" por ŝajnigi ke li volis iri tien.[1]

La Islama Armeo iris al Mekko merkrede, la 29an de Novembro 629 (6a Ramadano, 8 heĝiro.[2]) Volontuloj kaj soldatoj el aliancaj triboj aliĝis al la Islama Armeo survoje pliigante ties grandon al ĉirkaŭ 10,000 luktantoj. Tiu estis la plej granda islama forto iam arigita ĝis tiame. La armeo restis ĉe Marr-uz-Zahran, je dek mejloj nordokcidente de Mekko. Muhammad ordonis ĉiun homon ekbruligi po unu fairon por ke la Mekkanoj superkalkulu la grandon de lia armeo.[3]

Dume, Abu Sufjan veturis tien kaj reen inter Muhammad kaj Mekko, ankoraŭ klopodante atingi setlejon por eviti konkeron. Laŭ la diversaj fontoj, li trovis helpon ĉe la onklo de Muhammad nome Al-Abbas, kvankam kelkaj fakuloj konsideras ke historiistoj kiuj verkis dum la regado de la posteuloj de Abbas, nome la Abasida Dinastio, estis troigintaj la rolon luditan de Abbas kaj subtaksis la rolon de Abu Sufjan, kiu estis praulo de la malamikoj de Abasidoj.[4]

Mekko kuŝas ĉe la Valo Ibrahim, ĉirkaŭata de nigraj krutaj montetoj kiuj atingas altojn de 300 m ie. Estis kvar enirejaj vojoj trapase de la montetoj. Tiuj estis el nordokcidento, sudokcidento, sudo, kaj nordoriento. Muhammad dividis la islaman armeon en kvar kolonoj: unu por iri al ĉiu trapasejo. La ĉefa kolono en kiu estis Muhammad estis komandata de Abu Ubaidah ibn al-Jarrah. Ĝi ricevis la taskon eniri en Mekkon tra la ĉefa Medina vojo, el nordokcidento ĉe Azaĥir. La kuzo de Muhammad Zubajr komandis la duan kolonon kaj enirus en Mekkon el sudokcidento, tra pasejo okcidente de la monteto Kuda. La kolono enirante el sudo tra Kudai estis sun estreco de la kuzo de Muhammad Ali. La lasta kolono sub Ĥalid ibn al-Ŭalid ricevis la taskon eniri el nordoriento, tra Ĥandama kaj Lait.

Lia taktiko estis avanci samtempe el ĉiuj flankoj cele al unu centra celo. Tio kondukus al disiĝo de la malamikaj fortoj kaj evito de ties koncentro al ununura fronto. Alia grava tialo por tiu taktiko estis ke eĉ se unu aŭ du el la atakantaj kolonoj trafus reziston kaj ne kapablus trarompi, tiam la atako pluiĝus el aliaj flankoj. Tio evitus ankaŭ fuĝon de ajn Kurajŝoj.

Disvolviĝo redakti

La islama armeo eniris en Mekkon la 11an de Decembro 629 (18a de Ramadano 8 heĝiro).[2] La eniro estis paca kaj sen sangoverŝo en tri sektoroj escepte ĉe tiu de la kolono de Ĥalid. Kontraŭislamanoj kiaj Ikrimah kaj Sufŭan arigis bandon de Kurejŝaj luktantoj kaj frontis la kolonon de Ĥalid. La Kurejŝoj atakis la islamanoj per glavoj kaj sagoj, kaj la islamanoj atakis la Kurejŝajn lokojn. Post mallongdaŭra bataleto la Kurejŝoj rezignis post esti perdintaj dekdu homojn. Islamaj perdoj estis nur du militistoj.[3]

Notoj redakti

  1. Seerah ibn Hisham p. 226/2, 228.
  2. 2,0 2,1 F R Shaikh, The Chronology of the Prophetic Events, Ta Ha Publishers Ltd., London 2001 p. 72.
  3. 3,0 3,1 Lt.Gen. A.I.Akram. The Sword of Allah – Khalid bin Al-Waleed.
  4. John Glubb, The Life and Times of Muhammad, Lanham, 1998, pp. 304–310.