Konrad BAYER (naskiĝinta la 17-an de decembro 1932 en Vieno, mortinta samloke la 10-an de oktobro 1964 sinmortigante) estis aŭstra verkisto. Li estis unu el la plej elstaraj avangardismuloj de la aŭstra literaturo.

Konrad Bayer
Persona informo
Konrad Bayer
Naskiĝo 17-an de decembro 1932 (1932-12-17)
en Vieno
Morto 10-an de oktobro 1964 (1964-10-10) (31-jaraĝa)
en Vieno
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Hernalser Friedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • galeriisto • dramaturgo • vidartisto vd
Laborkampo literaturovidigaj artoj vd
Aktiva en Vieno vd
Aktiva dum 1961–1964 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Bayer

Vivo redakti

Post la abiturienta ekzameno li komencis komercistan trejnadon en 1951 kaj estis ĝis 1957 bankisto; paralele li artistis. En la ejoj de "art-club", forumo de la viena avangardismo li konatiĝis kun H. C. Artmann kaj Gerhard Rühm. Kune kun Oswald Wiener kaj la poste alveninta Friedrich Achleitner ili formis ekde la 1954 la t.n. Vienan Grupon, kiu inter 1957-59 havis la kulminan fazon. Bayer partoprenis ĉiujn prelegojn, la spektaklojn "literarische cabarets" kaj plurajn lingvoeksperimentajn komunajn laborojn, kion dokumentas la de Rühm eldonita antologio Die Wiener Gruppe (1967).

En 1963 Bayer publikigis kun Oswald Wiener memeldonante la verkon starker toback. kleine fibel für den ratlosen. La saman jaron surscenigitis lia unuakta teatraĵo bräutigall und anonymphe - antiteatraĵo kiel ĉiuj aliaj teatraĵoj de li, kiel der analfabet, der berg, (premiero 1963) aŭ kasperl am elektrischen stuhl (1962/63). Aperis ankaŭ en 1963 lia dumvive ununura libroeldono, nome la traktato der stein der weisen. Liaj ĉefverkoj, la du eksperimentaj romanoj der kopf des vitus bering (1965) kaj der sechste sinn. texte (1969) nur postmorte surmerkatigitis. Ambaŭ tekstoj pensigis onin pri la identecproblemoj de la aŭtoro. Li surscenejigis sian vivon mem kiel akton individuan-anarkian.

Dokumentajn trajtojn havas la eksperimentaj filmoj, kie Bayer kunlaboris, mosaik im vertrauen (1955; reĝisoro: Peter Kubelka), sonne halt (1959/60, reĝisoro Ferry Radax) kaj am rand (1963, reĝisoro kaj kameraisto Ferry Radax). Interesas ankaŭ sondokumentaĵoj, kiel Konrad Bayer spricht Konrad Bayer: Der Kopf des Vitus Bering (1973).

Eldonis lian kompletan verkaron en la 1977-a jaro Gerhard Rühm (noveldonoj 1985; lastaj prilaboroj en 1996).

Fons redakti

Fischer, Cornelia: "Bayer, Konrad", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj redakti