Konrad Küster (* 1959 en Stutgarto) estas germana muziksciencisto.

Konrad Küster
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1959 (1959-03-11) (65-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Tubingeno
Okupo
Okupo muzikologo • universitata instruisto
vdr

Konrad Küster studis muziksciencon en Tübingen, mezan kaj pli novan historion kaj komparan landoscion kaj doktoriĝis en 1989 per tezo pri la formado de la kapmovimentoj en la konĉertoj de Mozart (Kassel 1991). En 1993 habilitiĝis en Freiburg per la traktaĵo Opus primum in Venedig – Tradition des Vokalsatzes, 1590–1650. ekde 1995 li estas profesoro pri muzikscienco ĉe la universitato je Freiburg. Ekde 1995 ĝis 1997 li estis dekano.

La esplorospektro de Küster etendiĝas sur vasta kampo de la muziko de la mezepoko trans la protestanta muzikkulturo de la 16-a ĝis 19-a jarcentoj (precipe Heinrich Schütz kaj Johann Sebastian Bach) ĝis al la viena klasikismo. Li renomiĝis kiel eldonanto de la manlibro Bach-Handbuch.

Traktaĵoj redakti

  • Opus Primum in Venedig. Traditionen des Vokalsatzes 1590–1650. Freiburger Beiträge zur Musikwissenschaft 4, Laaber, 1995 [Habilitationsschrift]
  • Bach-Handbuch (Hrsg.) Kassel etc., Stuttgart und Weimar 1999, ISBN 3-7618-2000-3
  • Mozart. Eine musikalische Biographie. Stuttgart 1990; Kassel etc. / München 1995; Oxford 1996

Eksteraj ligiloj redakti