Konrad LIMMER (naskiĝinta ĉ. 1522 en Neustadt an der Orla, mortinta la 15-an de aŭgusto 1592 en Heilsbronn) estis germana teologo, reformanto kaj konfesisubstrekanta protestanto.

Vivo redakti

Estante filo de tukfaristo li enmatrikuliĝis en la 26.12.1541 en Wittenberg kaj magistriĝis jam en la 20.1.1543. Li iĝis instruisto ĉe la latinlernejo en Zwickau antaŭ vokiĝo en la naskiĝurbon en 1544 kiel rektoro. Tiaofice li deĵoris 11 jarojn ĝis li promociiĝis laŭ la volo de la urba konsilantaro paroĥestro kaj superintendanto.

Limmer estis kunedzina ekde 1544 havante grandan familion. La duko unue rifuzis ke la 33-jaraĝulo iĝu superintendanto sed finfine jesis. Kvankam Limmer mem ĉiam taksis sin disĉiplo lutera li teologie estis fervora adepto de Filipo Melanktono. La doktrinojn de la gnesioluteranoj li malsubtenis publike estante por Declaratio Victorini. Kiam la fanatikuloj de Matthias Flacius akiris la potencon en Turingio en 1567 Limmer devis abdiki.

Kiam li vokitis en 1570 kiel konventa predikisto al Ansbach li forlasis Neustadt. En Frankonio li povis denove ekagi fruktodone tie. Ĝis 1573 Limmer kunlaboris en la formuligo de Norma doctrinae en kio la trajtoj melanktonaj ja postflareblas. Kiam Jacob Andreae en 1576 en la kuro de verkado de la t.n. konkordo-formulo venis al Ansbach li malamike akceptitis pro troa malŝato de Melanktono. Estante ekde 1578 abato en Heilsbronn Limmer profitis tie ege de siaj spertoj pedagogiaj. Sed li daŭre estis disĉiplo de Melanktono. Kiam ankaŭ en Frankonio teologia klimato ŝanĝiĝis, li devis demisii en 1589.

Literaturo redakti

  • Rudolf Herrmann: "Konrad Limmer". Ĉe: Reinhold Jauernig (eld.): Luther in Thüringen. Berlin 1952, p. 181–189.
  • Armin Kohnle: Der Neustädter Superintendent Konrad Limmer (15221–592) in den theologischen Konflikten seiner Zeit. In: Der Altar von Lucas Cranach d. Ä. in Neustadt an der Orla und die Kirchenverhältnisse im Zeitalter der Reformation. Köln i.a., 2014, p. 233–245.

Eksteraj ligiloj redakti