Konrad Peutinger

germana historiisto

Konrad PEUTINGER (naskiĝis la 14-an de oktobro 1465 en Aŭgsburgo; mortis la 28-an de decembro 1547 samloke) estis germana juristo, humanisto, diplomato, ekonomikisto, politikisto kaj libro-antikvaĵisto. Li edukiĝis en Bolonjo kaj Padovo, sed famiĝis kiel libro-kolektisto kaj kreis, kune kun Marcus Welser (1558-1614) kaj ties edzino Margareta Welser, unu el la plej grandaj privataj bibliotekoj ĉe la nordo de la Alpoj. Kiel urboficisto en Aŭgsburgo, li estis unu el la plej gravaj politikuloj de la Imperia Urbo dum la Protestanta Reformado. Krom tio, li estis konsilanto de la imperiestro Maksimiliano la 1-a kaj de la respektiva posteulo Karlo la 5-a.

Konrad Peutinger
Germana juristo, humanisto, diplomato, ekonomikisto, politikisto kaj libro-antikvaĵisto
Germana juristo, humanisto, diplomato, ekonomikisto, politikisto kaj libro-antikvaĵisto
Persona informo
Konrad Peutinger
Naskiĝo 23-an de oktobro 1465 (1465-10-23)
en Aŭgsburgo,  Sankta Romia Imperio
Morto 7-an de januaro 1548 (1548-01-07) (82-jaraĝa)
en Aŭgsburgo,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de PadovoUniversitato de Bolonjo vd
Subskribo Konrad Peutinger
Familio
Edz(in)o Margarete Peutinger vd
Profesio
Okupo antikvaĵisto • diplomatoarkeologohistoriisto vd
Aktiva en Aŭgsburgo vd
Aktiva dum 1485–1547 vd
Verkado
Verkoj [Roman inscriptions] vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Peutinger studis Juron en Padovo. En 1497, li fariĝis urba sekretario en Aŭgsburgo, kiun li reprezentis en diversaj dietoj, ĉefe en tiu de Worms, en 1521. Li estis relative familia kun la imperiesto Maksimiliano la 1-a.

Peutinger estis unu el la unuaj publikigi la "Romiajn Enskribaĵojn" (Inscriptiones Romanæ, 1520). Ĉi-tiu verko estis citata kiel la plej grava el liaj eldonaĵoj pri klasikaj antikvaĵoj.

La nomo de Peutinger ankaŭ estas ligita al la fama Tabelo de Peutinger, t.e., mapo prezentanta la militismajn vojojn de la konata mondo inter la antikvaj romioj, kies eltrovo estis farita de Conrad Celtis, kiu transdonis al la humanisto por publikigado. Do, la mapo estis publikigita en 1591 far la eldona oficejo de Johannes Moretus (1543-1610), kies sidejo estis en Antverpeno. Tamen, tiu mapo estis tute publikita nur em 1753, fare de Franz Christoph von Scheyb (1704-1777).

Peutinger estis ankaŭ la unua publikigi "La deveno-n kaj la Faritaĵoj-n de la Gotoj" kaj la Historia Langobardorum ("Historio pri la langobardoj") verkita de Paŭlo Diakono.

Verkoj redakti

  • Analecta Lutherana. Leteroj kaj rakontoj pri la historio de Lutero. Zugleich ein Supplement zu den bisherigen Sammlungen seines Briefwechsels, eldonisto Theodor Kolde, Gotha 1883.
  • Briefe von und an Konrad Peutinger, Blasius Höltzl, Meinrad Molther, (Leteroj senditaj kaj ricevitaj de Konrad Peutinger, Blasius Höltzl, Meinrad Molther), eldonita de Edmund von Oefele. Franz, München 1898
  • Aus dem Briefwechsel des Humanisten Michael Hummelberger mit Conrad Peutinger, Frh. Chr. zu Schwarzenberg und Kaspar Ursinus Velius, eldonisto Josef Neff, Tübingen 1900 (El la korespondaĵoj de la humanisto Michael Hummelberger al Conrad Peutinger, Christian zu Schwarzenberg kaj Kaspar Ursinus Velius)
  • Konrad Peutingers Briefwechsel, (Korespondaĵoj de Konrad Peutinge), eldonita de Erich König, München 1923. disponebla en diĝita versio de ULB Düsseldorf

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj