Konrad Goclenius (naskiĝis en Mengeringhausen, Hesio, en 1485; mortis en Bois-le-Duc, Loveno, en 1539) estis belga germandevena humanisto, helenisto kaj filologo. Li havis grandan reputacion kiel erudiciulo kaj longatempe instruis en la Kolegio de Bois-le-Duc, en Loveno, kie li mortis en la 25-a de januaro 1539.

Konrad Goclenius
Batalo de Farsalio, far Lukano
Persona informo
Naskiĝo 1485
en Mengeringhausen, Landgraflando Hesio,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto 1539
en Bois-le-Duc, Loveno, Duklando Brabanto,  Sankta Romia Imperio (Malaltaj Landoj)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malsano vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Kolonjo
Profesio
Okupo erudiciulo • filozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erasmo, kiu estis lia intima amiko multe aprezis lian karakteron kaj respektegis lian klerecon. En aprilo 1525 li estis nomumita kanoniko en la Katedralo de Nia Sinjorino en Antverpeno, kun la aprobo de la papo Leono la 10-a. La erudiciulo Petrus Nannius (1500-1557)[1] sukcedis lin en la lovena kolegio kaj al li dediĉis funebran laŭdon: "Funebris oratio habita pro mortuo Conrado Goclenio"[2], 1542.

Verkoj redakti

  • Hermotimus, sive De sectis philosophorum de Lucien de Samosate, dediĉata al Thomas More (Lovena, Dirk Martens, 1522).
  • Filozofiaj dialogoj de Cicerono: M. Tullii Ciceronis Officiorum libri III. De amicitia. De senectute. Paradoxa. Somnium Scipionis. De senectute & Somnium Scipionis etiam Theodori Gazæ versione. Omnia denuo vigilantiori cura recognita per Des. Erasmum Rot. & Conradum Goclenium, deprehensis ac restitutis aliquot locis non cuilibet obviis (Bazelo, Johannes Frobenius, 1528).
  • La Batalo de Farsalio de Lukano, dekkanta poemo pri la civila milito inter Julio Cezaro kaj Kneŭ Pompeo Magno, Antverpeno, 1531
  • Lucubrationum Erasmicarum elenchus, 1519
  • Compendium vitæ, Erasmo de Roterdamo, 1524

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti