Konsekrado estas la ago de iu, kiu konsekras. Konsekri signifas ĝenerale: apartigi de la komuna uzado, destinante por religia servado. (PIV)

Objektoj: Oni konsekras ekzemple templon al Zeŭso aŭ brutojn kiel oferon al Dio. (laŭ PIV)

Personoj: Konsekrataj estas ekzemple reĝoj. Homoj sin mem konsekras al Dio por vivi en stato de konsekriteco. (laŭ PIV)

Konsekrado

En la meso kristana redakti

Per la Eŭkaristia Preĝo la hostioj kaj la vino estas konsekrataj. Konsekrado signifas, ĉefe laŭ la kredo de katolikaj kristanoj, efiki, ke la pano fariĝas vere la korpo de Kristo kaj la vino vere la sango de Kristo. Kun la skolastika filozofio oni tradicie nomas tiun okazantaĵon transsubstanciĝo.

Substanco en la filozofio havas ne la saman signifon kiel en la kemio. Kemie nenio ŝanĝiĝas dum la konsekrado. Ĉio videbla, mezurebla, analizebla restas la samo. Aliformiĝas la (nevidebla) esenco de pano kaj vino. Substanco, esenco, formo (en la filozofia senco) estas ĝuste tio, per kio io estas tio, kio ĝi estas. La videblaĵoj estas nuraj akcidencoj.

Tiuj filozofiaj pensoj volas nur montri, kie ekzakte estas la kerno de la problemo, kaj diri, ke la miraklo de la konsekrado ne estas kontraŭ la racio. Sed ili ne povas klarigi, kiel kaj kial tia miraklo eblas. Ĝi restas, kiel diras la romkatolika liturgio mem, "mistero de la kredo".