Konsilio de Eŭropo

La Konsilio de Eŭropo estas politika interregistara organizaĵo fondita en 1949 kun ĉefsidejo en la Palaco de Eŭropo, Strasburgo, Francio. Ĝia misio estas garantii demokration, homajn rajtojn kaj justecon en Eŭropo. Ĝi enkalkulas 800 milionojn da homoj en 47 ŝtatoj (kontraste al 27 en Eŭropa Unio). La Konsilio de Eŭropo celas konstrui pli grandan Eŭropon bazitan sur komunaj valoroj, inkluzive de toleremo kaj respekto al kultura kaj lingva diverseco[1].

Konsilio de Eŭropo
emblemo
Elaera vidaĵo de la Palaco de Eŭropo, sidejo de la Konsilio de Eŭropo
Elaera vidaĵo de la Palaco de Eŭropo, sidejo de la Konsilio de Eŭropo
interregistara organizaĵo
Komenco 5-a de majo 1949 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Palaco de Eŭropo
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Marija Pejčinović Burić vd
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo

Filioj Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj • European Commission for the Efficiency of Justice vd
Posedatoj European Court of Human Rights building • Palaco de Eŭropo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Memore al ĝia fondiĝo, oni festas ĉiujare, la 5-an de majo, la Eŭropan tagon.

Eblaj konfuzoj redakti

Atentu ne konfuzi la Konsilion de Eŭropo kun:

  • la Konsilio de Eŭropa Unio, kiu estas politika kaj leĝfara institucio de Eŭropa Unio, kaj kiu konsistas el la membroŝtataj ministroj;
  • la Eŭropa Konsilio, kiu konsistas el la registarestroj (ŝtatestroj aŭ kabinetestroj) de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio – ĝi difinas la esencon de la ĝenerala politiko de Eŭropa Unio.

Celoj redakti

La Konsilio de Eŭropo celas:

Organoj redakti

La ĉefaj organoj de la Konsilio de Eŭropo estas:

Traktatoj kaj rekomendoj redakti

La Konsilio de Eŭropo ellaboris 199 traktatojn aŭ konvenciojn pri homaj rajtoj, lukto kontraŭ la organizita krimularo, prevento de torturo, protekto de la datenoj, de malplimulto, kultura kunlaboro, ktp... Inter ili estas:

Krome la Konsilio de Eŭropo alprenis cele al la registaroj rekomendojn, kiuj difinas ĉefprincipojn pri juro, sano, amasinformado, instruado kaj edukado, kulturo, sporto...

Membroŝtatoj redakti

 
Membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo

Fondintaj membroŝtatoj redakti

  1.   Belgio
  2.   Britio
  3.   Danio
  4.   Francio
  5.   Irlando
  6.   Italio
  7.   Luksemburgo
  8.   Nederlando
  9.   Norvegio
  10.   Svedio

Ceteraj, nefondintaj membroŝtatoj redakti

  Albanio   Latvio
  Andoro   Liĥtenŝtejno
  Armenio   Litovio
  Aŭstrio   Nord-Makedonio
  Azerbajĝano   Malto
  Bosnio kaj Hercegovino   Moldavio
  Bulgario   Monako
  Ĉeĥio   Pollando
  Estonio   Portugalio
  Finnlando   Rumanio
  Kartvelio   Rusio
  Germanio   San-Marino
  Grekio   Serbio
  Hispanio   Slovakio
  Hungario   Slovenio
  Islando    Svislando
  Kipro   Turkio
  Kroatio   Ukrainio

En marto 2022, post la Invado de Rusio en Ukrainion, Rusio, sub minaco de forpelo, decidis retiriĝi el la Konsilio de Eŭropo.

Esperantujo redakti

Konsilio de Eŭropo en kunlaboro kun ALTE redakti

En novembro 2020 dudeko da fakuloj kunlaboris kun KCE pri lingvotestado ĉe enmigrintoj, rifuĝintoj, azilpetantoj, laŭ komisio de ALTE kaj la Konsilio de Eŭropo pri LASLLIAM (esperantigebla al "La Alfabetigo kaj Sekundara Lernado por la Lingva Integrigo de Adoltaj Migrantoj")[2][3]. Konsilio de Eŭropo komisiis la preparon de la koncerna dokumentaro en kiu KCE oficiale partoprenis, kies traduko aperis en la retejo de ALTE ("La panoramo 2018 de Konisilio de Eŭropo kaj ALTE pri lingva kaj socikona politikoj por migrantoj"). Flankefiko estas ke la Konsilio de Eŭropo eldonis faldfolion pri ĝi en Esperanto, rete alirebla en ĝia oficiala retejo[4].

Referencoj redakti

  1. (en) Images of Others An Autobiography of Intercultural Encounters through Visual Media (PDF) Council of Europe, 2013, Education Department, Language Policy Unit.
  2. (eo) La Esperanta Civito invitita de Konsilio de Eŭropo, HeKo n-ro 46 3-B, la 27-an de oktobro 2020.
  3. (eo) La Civito kunlaboras pri migrantoj kun Konsilio de Eŭropo, HeKo n-ro 747 3-C, la 8-an de novembro 2020.
  4. (eo) Plia sukceso de KCE ĉe Konsilio de Eŭropo, Heroldo de Esperanto, p. 1, n-ro 3 (2342), marto 2023.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti