Konsilio de Madrido

La Konsilio aŭ Urbestraro de Madrido - en la hispana Ayuntamiento de Madrid - estas la institucio, kiu okupiĝas pri la regado de la urbo kaj municipo Madrido (Hispanio). Ĝi estas prezidata de la urbestro de Madrido, kiu ekde 1979 estas demokratie elektata.

Konsilio de Madrido
Ayuntamiento de Madrid
emblemo
loka administracio de Hispanio
Geografia situo 40° 25′ 8″ N, 3° 41′ 32″ U (mapo)40.41896944-3.692125Koordinatoj: 40° 25′ 8″ N, 3° 41′ 32″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Palaco de Komunikaĵoj
Konsilio de Madrido (Madrido)
Konsilio de Madrido (Madrido)
DEC
Konsilio de Madrido
Konsilio de Madrido
Map
Konsilio de Madrido
Membro de Union of Ibero-American Capital Cities vd
Filioj Madrid City Fire Department vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo korporacio de publika juro en Hispanio
vdr
Palaco de Komunikaĵoj de Madrido, sidejo de la Urbestreco de Madrido.

La urbkonsilistoj estas elektataj ĉiun kvaran jaron de ĉiuj adoltaj civitanoj (ekde 18-jariĝo). La balotoj estas kunvokataj samtempe por ĉiuj municipoj de Hispanio samtempe, kun kandidatoj en listoj de politikaj partioj aŭ grupoj. Oni elektas urbkonsilistojn, kiuj siavice elektas la urbestron. La nuna (2020) urbestro estas José Luis Martínez-Almeida, post interkonsento inter la tri dekstraj partioj.

Placo de la Vilaĝo, malnova sidejo de la Urbodomo.

Sidejo redakti

La sidejo de la Urbodomo de Madrido situas en la t.n. Palaco de Komunikaĵoj (antaŭa sidejo de la Poŝto) en Placo Cibeles. La tradicia sidejo situis en konstruaĵo ĉe la Placo de la Vilaĝo, kaj diversaj oficejoj troviĝas dise en la urbo.

Registaraj organoj redakti

Centra registara konsilio redakti

La Registara Konsilio de Madrido okupiĝas pri la administrado de la municipaj impostoj, por financi la publikajn servojn kaj la konstruadon de infrastrukturoj. Ĝi estas prezidata de la urbestro.

Distriktaj municipaj konsilioj redakti

La urbo Madrido politike dividiĝas en 21 distriktojn, kiuj samtempe estas regataj de municipaj konsilioj. Tiuj ĉi organoj okupiĝas pri la regado je loka nivelo, ĉar la regado de urbo kia Madrido estas kvazaŭ neebla pro tiom granda loĝantaro je centralizita maniero. Oni devas rimarki, ke unu sola el tiuj distriktoj povas havi pli da loĝantoj ol iu ajn provinca ĉefurbo.

Nuntempe la distriktoj de la urbo estas la sekvaj (tamen, ili estas reorganizotaj):

 
Mapo de la rezultoj de la hispanaj municipaj rezultoj de 2007 en la urbo Madrido. Ruĝaj estas la distriktoj kun plimulto al PSOE, bluaj kun plimulto al Partido Popular.
  1. Centro
  2. Arganzuelo
  3. Retiro
  4. Salamanko
  5. Ĉamartino
  6. Tetuano
  7. Ĉamberio
  8. Fuenkaralo-Pardo
  9. Monkloo-Aravako
  10. Latino
  11. Karabanĉelo
  12. Usero
  13. Ponto de Valjeko
  14. Moratalazo
  15. Linia Urbo
  16. Hortalezo
  17. Vilaverdo
  18. Valjeko
  19. Vikalvaro
  20. San-Blazo
  21. Baraĥo

Politika reprezentado en la Urbestraro redakti

Rezultoj de la municipaj balotoj en Madrido
Partio aŭ koalicio 2019
% Urbkonsilistoj
Más Madrid 30,94 19
Partido Popular (PP) 24,23 15
Ciudadanos (Cs) 19,13 11
Partido Socialista Obrero Español (PSOE) 13,72 8
Vox 7,63 4

Urbestroj redakti

Jen listo de urbestroj de Madrido ekde la unuaj demokratiaj balotoj en 1979 post la fino de la diktaturo en Hispanio:

Urbestro Komenco de la deĵorperiodo Fino de la deĵorperiodo Politika partio
Enrique Tierno Galván 1979 1986 PSOE
Juan Barranco 1986 1989 PSOE
Agustín Rodríguez Sahagún 1989 1991 CDS
José María Álvarez del Manzano 1991 2003 PP
Alberto Ruiz-Gallardón 2003 2011 PP
Ana Botella 2011 2015 PP
Manuela Carmena 2015 2019 Ahora Madrid
José Luis Martínez-Almeida 2019 - PP

Eksteraj ligiloj redakti