Konsilio de la Komunumoj kaj Regionoj de Eŭropo

La Konsilio de la Komunumoj kaj Regionoj de Eŭropo (KKRE), kreita en 1951 estas neprofitcela asocio, kiu celas promocii unuiĝintan Eŭropon bazitan sur loka kaj regiona aŭtonomeco kaj demokratio. Por trafi tiun celon, ĝi klopodas influi la estontecon de Eŭropo plifortigante la kontribuon de la lokaj kaj regionaj kolektivumoj, influanta la leĝaron kaj la komunumajn politikojn, favorante la informinterŝanĝon je la loka kaj regiona nivelo, kaj kunlaborante kun partneroj aliloke en la mondo, interalie en la kadro de Unuiĝintaj lokaj registraroj kaj urboj (CGLU), kreita en majo 2004 per la unuiĝo de IULA kaj FMCU. Pro la nombro de siaj membroj 150 000, KKRE estas la plej granda asocio de lokaj kaj regionaj aŭtoritatoj en Eŭropo. Tiaj komunumoj troviĝas en la kvardek unu landoj de la Konsilio de Eŭropo.

Konsilio de la Komunumoj kaj Regionoj de Eŭropo
organizaĵo
Komenco 1951 vd
Sidejo Bruselo
Ĉefestro(j) Gunn Marit Helgesen vd
Membro de Eŭropa Movado Germanio • Eŭropa Movado • United Cities and Local Governments vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Prezidata ekde 2013 de Annemarie Jorritsma, urbestro de Almere (Nederlando) kaj Prezidata de Asocio de Nederlando Komunumoj.

La agado de KKRE redakti

KKRE celas promocii unuiĝintan Eŭropon fonditan sur loka kaj regiona aŭtonomeco kaj demokratio. Por trafi tiun celon, ĝi klopodas influi la estontecon de Eŭropo plifortigante la kontribuon de la lokaj kaj regionaj kolektivumoj, influante la leĝaron kaj la komunumajn politikojn, favorante la informinterŝanĝon je la loka kaj regiona niveloj, kaj kunlaborfante kun partneroj aliloke en la mondo.

KKRE kovras vastan agadkampon kiaj la transportojn, la regionan politikon, la ĉirkaŭaĵon, la ŝancegalecon, la regmanieron... Ĝiaj komisionoj kaj laborgrupoj celas influi la eŭropan leĝaron por ke la interesoj kaj zorgoj de la lokaj kaj regionaj aŭtoritatoj estu konsiderataj dekomence de la eŭropa leĝa procezo.

Ili kontribuas al la agadprogramo de KKRE organizante seminariojn kaj prelegojn pri multaj temoj por promocii la interŝanĝon kaj la dissemon de lokaj kaj regionaj eksperimentojn.

KKRE estas aparte fiera pri sia ĝemeliĝa reto unika en Eŭropo. Ekzistas pli ol 30 000 ĝemeliĝoj inter urboj de la tuta Eŭropo. Pri tio, KKRE laboras en forta kunlaboro kun la ĝenarala direkcio « Edukado kaj Kulturo» de la Eŭropa Komisiono.

Fine, KKRE konsistigas la eŭropan sekcion de la nova monda unuigita organizo: Asocio de eŭropaj urboj aŭ en la franca Cités Unies et Gouvernements Locaux.

La eŭropa ĉarto por la egaleco de la virinoj kaj viroj en la loka vivo redakti

En majo 2006 KKRE lanĉis Eŭropan ĉarton por la egaleco de la virinoj kaj viroj en la loka vivo. La Ĉarto estas destinita al la eŭropaj lokaj kaj regionaj kolektivumoj, kiuj estas invititaj subskribi ĝin, kaj publikigi pozicion pri la principo de egaleco inter la virinoj kaj viroj, kaj apliki, sur sia teritorio, la devigojn difinitaj en la Ĉarto.

La ĝemeliĝo de la urboj redakti

Por KKRE, la ĝemeliĝoj ĉiam konsistis gravan rimedon por alporti Eŭropon al la civitanoj trans la naciaj landlimoj, rimedon por krei pacan kaj unuiĝintan Eŭropon kun la aprobo de la loĝantaro.

KKRE organizis en Rhodes, en Majo 2007, konferencon pri « La ĝemeliĝoj en la morgaŭa mondo » Arkivigite je 2010-10-21 per la retarkivo Wayback Machine. Pli ol 600 reprezentantoj de lokaj kolektivumoj de la tuta Eŭropo tie venis por debati pri temoj, kiaj kiel disvolvi novajn ĝemeliĝtipojn, kiel ricevi monan apogon, kiel la ĝemeliĝoj povas helpi por la socia integriĝo...

Fine, KKRE lanĉis novan e-loĝejon nur pri ĝemeliĝoj. site Jumelage ekzistas en 20 lingvoj, aliaj aldoniĝos laŭtempe; ĝi konsistas el parto prezentanta ĉiujn informojn rilatajn al la ĝemeliĝoj, kaj el dua parto celanta la eŭropajn lokajn kolektivumojn, kiuj serĉas partnero(j)n de ĝemeliĝo pri iu ajn temo (ĉirkaŭaĵo, socia integriĝo, servo al la loĝantoj, ekonomia disvolviĝo...).

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti