Konstanteno Korovin

Konstanteno Aleksejeviĉ KOROVIN (ruse Константин Алексеевич Коровин; naskiĝis la 5-an de decembro 1861 en Moskvo, mortis la 11-an de septembro 1939 en Parizo. Li estis eminenta rusa pentristo kaj teatra dekoristo.

Konstanteno Korovin
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1861 (1861-12-05)
en Moskvo
Morto 11-an de septembro 1939 (1939-09-11) (77-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Rusa tombejo en Sainte-Geneviève-des-Bois
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Altlernejo de belartoj (Rusio)
Familio
Frat(in)o Sergey Korovin
Okupo
Okupo pentristo • teatra dekoraciisto
Verkoj Italian boulevard
Marseille's port
vdr

Konstanteno elkreskis en la malnovrita familio. Lia patro Aleksio Miĥajloviĉ finis la universitaton kaj estis riĉa komercisto. Lia patrino Apolinaria Ivanovna origine estis nobelino Volkova. Ambaŭ gepatroj bone pentris.

moskva (nun Rusia Akademio) Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo

Kiam Konstanteno estis dekkvarjara, li komencis sian studadon en arkitektura fakultato de moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo. Post du jaroj li ŝanĝis sian fakon kaj daŭrigis studadon en pentrarta fakultato, kie lin instruis grandaj rusaj pentristoj, profesoroj Aleksio Savrasov kaj Bazilo Polenov. Kune kun li en lernejo studis pentrarton Isako Levitan.

Liaj fruaj verkoj estis pentritaj en tiama nova stilo “impresionismo” kaj ricevis altan laŭdon en la ekspozicioj. Konstanteno gajnis kelkajn premiojn, la malgrandan arĝentan medalon kaj stipendion de princo Dolgorukij.

Bedaŭrinde stato de lia familio tiam abrupte malboniĝis. Lia patro bankrotis kaj mortigis sin. Post du jaroj mortis lia patrino. La studento trovis azilon ĉe sia profesoro Bazilo Polenov kaj longe loĝis en lia vilao. Polenov konatigis Konstantenon kun fama entreprenisto kaj mecenato Savo Mamontov, ĉirkaŭ kiu grupiĝis kelkaj eminentaj rusaj artistoj. Ili multe laboris en Abramcevo, bieno de Savo Mamontov. Tie Korovin ĉefe dekoraciis teatraĵojn, kiujn Mamontov prezentis en sia privata opero.

Korovin vintre de 1888-1889 kune kun Mamontov vojaĝis tra Italio, Francio kaj Hispanio, kie la pentristo verkis kelkajn belajn pejzaĝojn.

franca ordeno de Honora Legio

Gravajn rezultojn de pentrado okazis post vojaĝo de Korovin kaj lia amiko Valentino Serov en 1894 al fora nordo de Rusio kaj Norvegio, kie li ankaŭ verkis rimarkindajn etudojn.

Eŭropan gloron al Korovin alportis lia diversflanka laboro pri dekoracio de rusia eksponejo en Parizo en la tutmonda ekspozicio okazinta en 1900. Tie li gajnis du orajn, du arĝentajn medalojn kaj oficiran krucon de la Honora Legio – plej valora ordeno de Francio.

Teodoro Ŝaljapin

En privata opero de Mamontov kiel scena pentristo Korovin laboris dek kvar jarojn kaj multe apogis novajn talentajn geaktorojn kaj gekantistojn, inkluzive basulon Teodoro Ŝaljapin. Ekde 1901 Korovin kune kun Serov instruis en Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo, en kiu li mem antaŭe studis.

rusa tombejo en Sainte-Geneviève-des-Bois

En 1910 Korovin iĝis ĉefa dekoristo kaj pentristo de ĉiuj imperiaj teatrroj de Rusio. En 1914 pro incendio okazinta en moskva Malgranda teatro forbrulis multaj dekoraĵoj faritaj de Konstanteno Korovin por spektakloj. En 19201921 okazis personaj ekspozicioj de Korovin en nova, sovetia Rusio. Tamen ili ne havis sukceson ĉe alia publiko. Laŭ invito de Nacia Opero de Parizo Korovin elmigris al Francio, en kiu li loĝis ĝis sia morto.

Edzino de Konstanteno Korovin estis Anna Jakovlevna Fidler laborinta kiel ĥora kantistino. Ilia filo Aleksio estis invalido, ĉar pro akcidento dejunaĝe ne havis ambaŭ krurojn. La pentristo mortis la 11-an de septembro 1939 kaj estis sepultita en tombejo de sud-okcidenta pariza suburbo Boulogne-Billancourt. Marte de 1950 pro mono kolektita de rusaj parizanoj restaĵojn de Konstanteno Korovin kaj lia edzino oni resepultis en ortodoksa tombejo Sainte-Geneviève-des-Bois.

Eksteraj ligiloj redakti