Konstantin Zirjanov

Konstantin Zirjanov aŭ plennome Konstantin Georgijeviĉ Zirjanov - cirile Константин Георгиевич Зырянов, angle cetere latinliterigata Zyryanov - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  5-an de oktobro 1977(nun 1977-10-05) en Permjo, do nun estas 46-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo - antaŭe li estis profesia futbalisto de la kluboj Amkar Permjo kaj Torpedo Moskvo. Krome Konstantin Zirjanov ekde la jaro 2006 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭa partopreno ankaŭ en la ĉampionado de 2008.

Konstantin Zirjanov
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1977 (1977-10-05) (46-jaraĝa)
en Permjo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Konstantin Zirjanov