Konstantino la 1-a (Grekio)

reĝo de Grekio

Konstantino la 1-a (greke Κωνσταντίνος Α΄ Βασιλεύς των Ελλήνων Konstantínos I Vasiléfs ton Ellínon; naskiĝis 21-a de julio[jul.]/ 2-a de aŭgusto 1868[greg.] en Ateno; mortis la 11-an de januaro 1923 en Palermo) estis membro de la origine germanlingva dana-greka reĝa dinastio Glücksburg kaj de 1913 ĝis 1917 kaj denove de 1920 ĝis 1922 Reĝo de Grekio.

Konstantino la 1-a
greke Κωνσταντίνος Α΄
Reĝo de Grekio
Persona informo
Κωνσταντίνος Αʹ
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1868 (1868-08-02)
en Ateno
Morto 11-an de januaro 1923 (1923-01-11) (54-jaraĝa)
en Palermo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Napolo vd
Religio Greke Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj moderna greka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo vd
Subskribo Konstantino la 1-a (Grekio)
Familio
Dinastio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg vd
Patro Georgo la 1-a vd
Patrino Olga Konstantinovna, reĝedzino de Grekio vd
Gefratoj Georgo de Grekio kaj Danio • Aleksandra de Grekio kaj Danio • Nikolao de Grekio kaj Danio • Maria de Grekio kaj Danio • Olga de Grekio kaj Danio • Andreo de Grekio kaj Danio • Kristoforo de Grekio kaj Danio vd
Edz(in)o Sofia de Prusio, reĝedzino de Grekio vd
Infanoj Georgo la 2-a de Grekio • Aleksandro la 1-a de Grekio • Heleno de Grekio kaj Danio • Paŭlo la 1-a de Grekio • princidino Irena de Grekio kaj Danio, dukedzino de Aosta • Katerino de Grekio kaj Danio vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Reĝo de Grekio
Dum 1913-1917
Antaŭulo Georgo la 1-a, lia patro
Sekvanto Aleksandro, lia filo
2-a periodo
Dum 1920-1922
Antaŭulo Aleksandro
Sekvanto Georgo la 2-a, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konstantino estis la plej aĝa filo de reĝo Georgo la 1-a. En aĝo de 28 jaroj, li konatiĝis kiel forta kaj entuzisama subtenanto de la unua moderna olimpiko en Ateno. Kiam la patro iĝis viktimo de murdatenco, li fariĝis reĝo en 1913. Dum la Unua mondmilito lia por-germana sinteno estis en konflikto kun la por-brita de la registaro. Ribelo kontraŭ li igis lin kaj la kronprincon (plej aĝan filon) Georgo forlasi la landon en ekzilon. Nova reĝo iĝis lia pli juna filo Aleksandro.

Post la subita morto de Aleksandro, Konstantino estis revokita el la ekzilo kaj fariĝis reĝo por dua fojo. En 1922 li estis devigita abdiki plian fojon, kaj lasi la tronon al sia unua filo Georgo la 2-a.