Konstantinos S. Kontos

Konstantinos Stavru KONTOS (greke: Κωνσταντίνος Σταύρου Κόντος; naskiĝinta la 12-an de marto 1834 en Amfisa, mortinta en 1909 en Ateno) estis filologo kaj profesoro de la Filozofia lernejo de la Universitato de Ateno (Φιλοσοφική Σχολή Πανεπιστημίου Αθηνών) en la sekcio de greka literaturo. Kontos nombriĝis inter la plej gravaj grekaj kritikaj filologoj de la 19-a jarcento. Dum lia akademia kariero li estigis multajn elstarajn disĉiplojn kiel Jeorjos Ĥatzidaki / Γεώργιος Χατζιδάκις, Spiridon Vasi/Σπυρίδωνα Βάση kaj Teofanis Kakridis/Θεοφάνης Κακριδής. Kontos estis ankaŭ la fondinto kaj eldonisto de la gazeto "Lojos Ermis" / Λόγιος Ερμής.

Konstantinos S. Kontos
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1834 (1834-03-12)
en Amfisa
Morto 30-an de novembro 1908 (1908-11-30) (74-jaraĝa)
en Ateno
Lingvoj greka
Ŝtataneco Grekio
Alma mater Universitato de LejdenoNacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno
Subskribo Konstantinos S. Kontos
Okupo
Okupo lingvisto • filologo • profesoro
vdr

Vivo redakti

Junaj jaroj redakti

La gepatroj nomiĝis Stavros kaj Panajota kaj la patro originis el Delvino/Δέλβινο (Norda Epiro). Li estis militanta kiel ribelo kune kun Odiseas Andrucos / Οδυσσέας Ανδρούτσος dum la Greka milito de sendependiĝo - estinte oficisto - sed li ankaŭ servis ĉe la kortego de Ali Pasha en Ioanino. Post la fino de la ribelo li plialtringiĝis je majoro kaj la familio ekloĝis en Amfisa. La familio havis tute sep infanojn (5 filojn kaj 2 filinojn), el kiuj Konstantinos estis la plej granda. Pliaĝiĝinte li translokiĝis al Itako kie li studis ĉe la tiea greka lernejo kaj poste li iris al Ateno kie li lernantis ĉe gimnazio kies gvidon havis Jeorgos Jenadios / Γεώργιος Γεννάδιος. Kontos interrompis por mallonga tempo la studojn en 1854 pro la Epira ribelo por soldati tie. Post ties fino li iris al Lamia (Ftiotido) por fini la studojn. En Ateno li enskribiĝis kiel studento de la Filozofia altlernejo.

Karieroj redakti

Post la ekstudinteco en 1858 li iris tri jarojn al Ĥio kie li iĝis profesoro gimnazia; unu jaron li estis sur Samoso kiel gimnazia lernigisto.

En 1865 Kontos iris al la Universitato de Lejdeno kie li kunlaboris kaj amikiĝis kun la profesoro Periklis Kovito / Περικλής Κόβητο. Dum la restado en Lejdeno Kontos provis unuafoje eldoni literaturan-filologian gazeton greklingvan helpate de grekaj instruistoj kaj studentoj surlokaj sed ankaŭ de nederlandaj greklandemuloj. Tiel estiĝis profunda surpaperigita esploro pri la dokumentado kaj la studo de la greka lingvo. Amikiĝο kaj kunlaborado okazis ankaŭ kun tekstkritikistoj eminentaj kiel Carel Gabriel Cobet el Nederlando aŭ Charles Badham el Britio. Rezulto de la kunlaborado estis la apero de la fakgazeto Lojos Ermis / Λόγιος Ερμής en Lejdeno respektive en Ateno.

En la jaro 1867-a Kostos reiris al Greklando kie li nomumitis fare de instruadministro Antonios Mavromiĥalis / Αντώνιος Μαυρομιχάλης eksterorda profesoro pri greka literaturo ĉe la Filozofia fakultato de la Universitato de Ateno. Laŭdire li montris bonegan lertecon en la prezento de temoj kaj ravigis grandajn aŭskultantarojn. Kun la tempopaso lia famo pligrandiĝis kaj lia laborentuziasmo konatigis lin ankaŭ ekster de Grekujo.

Kontos ne tro okupiĝis pri la lingvostila problemo de la novgreka lingvo (ĉu preferindus KatarevusoDemotiko kaj ĉiugrade) observante pozicion mezan. Li tamen karakterizigitis lingve de kelkaj konservativega.

Premipropono redakti

En 1906, post 40 jaroj da universitata instruado, Kontos donacis al la atena altlernejo la grandan sumon de 12.300 draĥmoj por fondi konkurson. Temis pri literatura konkurso kun stipendiakiro fare de la venkontoj. La fakoj estis lingviko kaj literaturo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Κωνσταντίνος Σ. Κόντος en la greka Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti