Konstantyn Dominik

Konstantyn Dominik (legu: Konstanteno) (naskiĝis la 7-an de novembro 1870 en Gnieździewo apud Puck (Kaŝubio); mortis la 7-an de marto 1942 en klostro de elizabetanoj en Gdansko), kaŝubo, katolika pastro, profesoro en la Supera Porpastra Seminario en Pelplin, sufragano (help-episkopo) en la Pelplina Diocezo, la kandidato por la altaroj, la estonta beatulo en la katolika eklezio, esperantisto de 1909.

Konstantyn Dominik
la episkopo-esperantisto
la episkopo-esperantisto
Persona informo
Naskiĝo 7-a de novembro 1870
en Gnieździewo apud Puck, (Kaŝubio)
Morto 7-a de marto 1942
en en klostro de elizabetanoj en Gdansko
Tombo Saint Ignace Cemetery in Gdańsk
Lingvoj Esperanto
Nacieco polo
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Memorigilo Konstantyn Dominik
Okupo
Okupo esperantisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo
Esperanto
Esperantistiĝis en 1909
vdr
La memortabulo omaĝe al Konstantyn Dominik en la klostro de la elizabetanoj en Gdansko - kie li mortis en la jaro 1942

Vivo redakti

Post la fino de elementa lernejo, pri lia posta edukado okupiĝis lia onklo flanke de patrino, la pastro Jakobo derc, li finacis n a, lernadon en la fama "Colegium Marianum" / Maria kolegio en Pelplin (tio estis la episkopa antaŭgimnazio).

Li studis poste en la klasika Gimnazio en Chełmno, abiturintan ekzamenon li plenumis tie en la jaro 1893. Dum la lernado en Chełmno li estis unu el la plej aktivaj anoj en la Societo de Filaretoj. Studis en la Porpastra Seminario en Pelplin kaj finas ĝin en la jaro 1897 (la 25an de marto li pastriĝis). Tri tagojn poste la unuan solenan sanktan meson, t.n. primicon li plenumis en Swarzewo. De la jaro 1911 estas vic-rektoro de la Supera Porpastra Seminario en Pelplin kaj poste ĝia rektoro de ĝis la jaro 1939. Kiel vikario eklaboris en Stare Szkoty (nun Orunia, la kvartalo de Gdansko] en la preĝejo de Sankta Ignaco. De la jaro 1898 ekestis en Chełmno kiel kapelano en la Klostro kaj Hospitalo de la Fratinoj de Mizerikordo, en tiu urbo ankaŭ estris la novfonditan la Albertinan Kolegion (Collegium Albertinum).

En la jaro 1911 li revenas al Pelplin, kie la episkopo Augustyn Rosentreter nomumis lin kiel la vicrektoron de la Supera Porpastra Seminario, kaj poste li ekestis ĝia rektoro (ĝis la jaro 1939). Kaŝe li instruis tie la polan literaturon kaj historion de Pollando.

De la jaroj 1911 li havis kontaktojn kun la polaj loĝantoj de la apudaj regionoj, i.a. de Malborka Tero kun Władysław Łęga kaj Bernard Binnebesel (ili estis aktivuloj de post la Unua Mondmilito la plebiscito en Powiśle / Ĉevistula Regiono).

En la jaro 1939 malliberigita en la klostro de elizabetanoj en Gdansko fare de la germanaj soldatoj / hitleranoj tuj post la konkero de Pelplin /Pelplino dum la Dua Mondmilito).

Esperanto redakti

Esperantisto de la 1909, fondis E-rondon ĉe la Supera Porpastra Seminario en Pelplin, partoprenis la UK en Krakovo en la jaro 1912.

  • 2002 - la eldonejo de la Pelplina Diocezo "Bernardinum" eldonis la koloran 32 paĝan gvidlibron "La Katedralo en Pelplino" (Esperanto-traduko: Eduardo Kozyra) kaj kune kun lokaj esperantistoj organizis seminarion pri episkopo-esperantisto Konstantyn Dominik "La baldaŭa beatulo Konstanteno Dominik". Dum la seminario ĉeestis la lasta vivanta atestanto de lia sankteco, la esperantisto el Malbork Arkadiusz Binnebesel kies patro Bernardo estis ankaŭ esperantisto kaj tre proksima E-amiko de Konstanteno.
  • 2013 - la Senata Esperanto-ekspozicio dum sia turneo tra tuta Pollando gastis en Pelplino kaj krome por la ekspozicio oni aldonis apartan vitrinon pri vivo kaj agado de episkopo-esperantisto Konstanteno Dominik.

Eksteraj ligiloj redakti