Konstipo (laŭ la latina co- : "kun" + stipare : "rigidigi, kompaktigi") aŭ mallakso estas malfacilaĵo por feki. La fekaĵo estas kutime malmola kaj malgranda. Pluraj medicinaj difinoj ekzistas, la plej kutima inter ili estas: "Malpli ol 3 fekadoj semajne aŭ malfacilaĵoj por feki".

Historie redakti

Jam en antikva Egiptujo kaj en la mezepoko oni priskribis digestproblemojn. En medicinaj verkoj el tiuj epokoj, kaj ankaŭ en literaturo kaj arto troviĝas multaj indikoj pri konstipo.

Nuntempe en Germanujo suferas ĉirkaŭ 30 % de la popolo pro konstipo, virinoj kutime dufoje pli ofte ol viroj. Ne ekzistas rilato al la aĝo.

Traktado redakti

Laksigilo estas manĝaĵo, kemiaĵo aŭ preparaĵo uzata por okazigi fekadon, nome la eligo de fekaĵo. La laksigiloj estas konsumataj čefe por trakti la konstipon.