Konstitucia Demokratia Partio

La Konstitucia Demokratia Partio, ankaŭ Kadet-partio, (ruse Конституционно-демократическая партия) estis aktiva grupo komence de la 20-a jarcento, en la rusia Dumao. Oni nomis ilin - post iliaj mallongigo KD - ankaŭ Kadetoj. Politike, ili estis liberalaj.

Konstitucia Demokratia Partio
political party in the Russian Empire • former liberal party • partio
Ideologio socialliberalismo, parlamenta demokratio, konstituciismo, politika plurismo
vdr

Konata reprezentanto de la kadetoj estis Pavel Miljukov, Nikolaj Nekrasov, Georgij Lvov kaj Mikola Vassiljenko.

La partio formis en la rusia parlamento (unua dumao) plimulton (37%) post la rusia revolucio de 1905, kiam la caro Nikolao la 2-a permesis la parlamentan agadon. Tiun baloton bojkotis la maldekstraj partioj. En balooj por la Rusia Konstitucia Asembleo, ili akiris 17 reprezentajn lokojn en la dumao.

Kiam tiu Asembleo kunsidis la 5-6-an de januaro 1918, la Kadeta Partio estis jam malpermesita. La regantaj bolŝevikoj deklaris la partion - la 28-an de novembro 1917 - al "Partio de malamikoj de la popolo" kaj Lenin per dekreto arestigis ties gvidantojn.

Literaturo redakti

  • Stephen J. Lee: Lenin and Revolutionary Russia. Londono: eldonejo Routledge. 2003