Konstitucia Unia Partio

eksa politika partio en Usono

La Konstitucia Unia Partio - angle Constitutional Union Party - estis tria politkia partio en Usono aktiva dum la usona prezidanta elekto de 1860. Ĝi konsistis el konservativaj iamaj membroj de la Partio Whig, plejparte el Suda Usono, kiuj volis eviti secesion pro la sklaveca afero kaj rifuzis aliĝi aŭ al la Respublikana Partio aŭ al la Demokrata Partio. La Konstitucia Unia Partio kampanjis per simpla politika programo "por rekoni neniun politikan principon krom la Konstitucio de la lando, la Unio de la ŝtatoj kaj la Devigo de la Leĝoj".

Konstitucia Unia Partio
Constitution Union Party
partio
Lando  Usono
Ideologio usona naciismo, konservativismo
vdr