Konstitucio de la Rusia Federacio

La nuna Konstitucio de la Rusia Federacio (ruse Конституция Российской Федерации, Konstitucija Rossijskoj Federacii, prononco laŭ la IFA-sistemo kənsʲtʲɪtutsɨjə rɐsʲijskəj fʲɪdʲɪratsɨɪ) estis adoptita per nacia referendumo la 12-an de decembro 1993, kaj ekvalidis la 25-an de decembro 1993, en la momento de ĝia oficiala publikigo. Ĝi anstataŭigis la konstitucion de la Rusia SSR kaj finis la epokon de la sovetia registara sistemo. La aktuala konstitucio estas la plej longviva en la historio de Rusio, krom la stalinisma Sovetia Konstitucio de 1936.

Конституция Российской Федерации
konstitucio
Aŭtoroj
Aŭtoro Sergey Shakhray, Sergei Alexeyev, Anatolij Sobĉak, Constitutional Conference of the Russian Federation
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 25-a de decembro 1993
Ĝenro religia teksto
vdr
prezidanta kopio de la Konstitucio de la Rusia Federacio el 1993

La Konstituciiga Asembleo de Rusio en 1993 havis pli ol 800 partoprenantojn. Sergej Aleksejev (Сергей Алексеев, 1924-2013), Sergej Ŝaĥraj (Сергей Шахрай, n. en 1956) kaj foje Anatolij Sobĉak (Анатолий Собчак, 1937-2000) konsideriĝas kunaŭtoroj de la konstitucio. La teksto de la konstitucio estis inspirita per la konstitucia projekto de Miĥail Speranskij (Михаил Сперанский, 1772–1839) kaj per la nuna konstitucio de Francio.[1]

La 14-an de marto 2020 la prezidanto Vladimir Putin oficiale akceptis konstituciajn ŝanĝojn kiuj permesos al li denove peti la prezidantecon en 2024. Aliaj konstituciaj ŝanĝoj plifortigos la prezidentecon kaj emfazos la prioritaton de la rusia leĝaro rilate internaciajn normojn. Tiuj ŝanĝoj krome kontraŭleĝigos samseksan edziĝon kaj mencias «kredon je Dio» kiel unu el la tradiciaj valoroj de Rusio. La 1-an de julio 2020 la amendoj estis aprobitaj dum la tutlanda referendumo.

Referencoj redakti