Konstruaĵo

permanenta homfarita strukturo, tipe havante murojn kaj tegmenton

Konstruaĵo estas homfarita teknika konstrukcio, kiu estas firme ligita kun la grundo kaj nemovebla. Ĝi estas plej ofte destinita por daŭra uzo kaj povas servi al multaj diversaj celoj.
La vorto konstruaĵo nin kutime pensigas pri ĉiaj specoj de domo, sed ekzistas ankaŭ aliaj konstruaĵoj, kiuj ne estas dom-formaj. Vidu edifico.

Konstruaĵo
Diversaj konstruaĵoj en Malsupra Manhatano, superregante Novjorkan Golfon kaj la Pramo de Staten-Insulo .
Konstruaĵo konstruata

Tipoj redakti

Laŭ funkcio redakti

Domoj redakti

Konstruaĵo povas estis ejo, en kiun la homo povas enpaŝi kaj kiu konvenas aŭ estas destinita por protekto de homoj, bestoj aŭ objektoj kontraŭ maloportunaj influoj el la ĉirkaŭaĵo. Tia konstruaĵo havas murojn , plafono(j)n kaj tegmenton kaj eble ankaŭ kelon. En la ĉiutaga parolo ĝi nomiĝas plej ofte domo.

La domformajn konstruaĵojn oni grupigas ĉefe laŭ tio, ĉu ili servas por loĝi (loĝdomoj) aŭ ne (neloĝaj domoj).
Oni povas pli precizigi la grupigon laŭ funkcio aŭ posedo:
  • religia konstruaĵo kiel kirko, sinagogo, pagodo, templo
  • sociaj konstruaĵoj: registara konstruaĵo, parlamento
  • privataj konstruaĵoj: familidomo, vilao, plurfamilia domo, bangalo, garaĝo
  • komunumaj konstruaĵoj: lernejo, teatro, operejo, banejo, sporthalo, stadiono
  • komercaj konstruaĵoj: magazeno, banko, hotelo, restoracio
  • industriaj konstruaĵoj: muntejo, fabriko, uzino
  • agrikulturaj konstruaĵoj: stalo
  • dumtempaj konstruaĵoj: tendo, ekzpozicia pavilono, vendobudo
  • aliaj : feriejo, kabano, kiosko, kajuto, barako, amasloĝejo, klubejo

Aliaj funkcioj redakti

Konstruaĵo ankaŭ povas esti ne-doma ero de substrukturo.

  • Provizaj konstruaĵoj: akvo- , poluakvodukto, akvopuriga instalaĵo, digo
  • Konstruaĵoj por subĉielaj aranĝaĵoj: subĉiela teatro, stadiono, subĉiela banejo
  • Dumtempaj konstruaĵoj: subĉiela scenejo, skafaldo, dumtempa barilo

Aliaj kriterioj redakti

Oni povas grupigi la konstruaĵojn ankaŭ laŭ diversaj pliaj kriterioj:

Laŭ situo redakti

oni disdividas la konstruaĵojn je surteraj konstruaĵoj kaj subter(nivel)aj konstruaĵoj.

Laŭ konstruo kaj materialo redakti

Ekz.:
masiva konstruaĵo, masonaĵ-konstruaĵo, skeletkonstruaĵo, trabfaka konstruaĵo, adobokonstruaĵolignokonstruaĵo, slabokonstruaĵo

Laŭ strukturo redakti

Ekzistas solastarantaj konstruaĵoj (solodomo) same kiel ĝemeldomoj kaj ĉendomoj. Ankaŭ altkonstruaĵo, nubskrapulo, turo, pluretaĝa domo, ktp.

Laŭ energikonsumo redakti

Ekzistas etenergion-konsuma domo, pasivdomo ĝis la t.n energiodonanta domo.

Konstruado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konstruado.

La dezajnado, konstruado, kaj mastrumado de konstruaĵoj kutime estas kolektiva faro de diversa profesiula kaj metiista gruparo. Laŭ la grando, komplekso, kaj celo de konstruprojekto, la teamo povas inkludi:

Laŭ la regno, kie konstruaĵo estas farota, kaj aliaj cirkonstancoj, ĝi kutime devas respekti diszonigajn leĝojn, konstruajn regulojn, kontraŭfajrajn regulojn, vivsekurecajn regulojn, kaj aliajn similajn normojn.

Tiaj veturiloj, kiaj remorkoj, ruldomoj, ŝipoj kaj homportaj aviadiloj, povas esti traktataj kiel konstruaĵoj en apliko de vivsekurecaj reguloj.

Vidu ankaŭ redakti